Ĥabarovsko

urbo en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia

Ĥabarovsko
Remove ads

Ĥabarovsko (ruse Хабаровск) estas rusia urbo, ĉefurbo de Ĥabarovska regiono kaj centro de For-orienta federacia regiono. Ĝi estas la plej granda riverhaveno kaj situas sur la maldekstra flanko de la rivero Amuro ne tre for de la landlimo kun Ĉinio (Manĉurio).

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...

La temperaturo balanciĝas inter −40 °C (vintre) kaj +40 °C (somere).

Remove ads

Historio

Ĝi estis fondita en 1858 kiel armea posteno, kaj estis nomita laŭ la rusia eltrovinto Jerofej Ĥabarov. En 1872 estis konstruita riverhaveno. En 1880 la vilaĝo ricevis la statuson de urbo, kaj nomiĝis Ĥabarovka. Poste, en 1893, ĝi estis renomita Ĥabarovsko.

Fine de la 19-a jarcento Ĥabarovsko estis la centro de komerco kun feloj.

Thumb
Japana okupacio de Ĥabarovsko dum la Rusia Enlanda milito, 1919.

Komence de la 20-a jarcento ĝi fariĝis grava komerca centro de la Rusa Ekstremoriento, ankoraŭ videbla al la bele restaŭritaj brikaj komercaj domoj laŭlonge de la rivero kaj la lignaj domoj kiuj sukcesis travivi la turdoman arkitekturon iom ĉie prezenta en Rusio.

Esperanto

Esperanto estis bone videbla siatempe, sed nuntempe ne tiom. Al la plej fruaj pioniroj apartenis ankaŭ Fjodor Postnikov, komandinto de la tutmonde unua luftbalonfloto de kiu unu portis la esperantan nomon 'Espero'. Lia ĉevalo nomiĝis Esperanto kaj sur flanka muro de lia domo vidiĝis grandega verda stelo. Post lia foriro al Usono, la movado velkis[1].

Remove ads

Turismo

Thumb
Rusa ortodoksa katedralo kun alteco de 83 metroj estas unu el la plej altaj en Ruslando.

La urbocentro kaj la parkoj estas prizorgataj de la municipo, do bone flegataj, sed la kortoj kaj terenoj apud loĝejaroj estas propraĵoj de iliaj posedantoj, do ilia prizorgiteco dependas de priservantaj ilin privataj kompanioj.

Multaj stratoj en Ĥabarovsko havas duoblan arbovicon kaj ie tie estas konservataj pecojn de la tajgo. La veturejoj en la urba avenuo Amurski estas disigitaj de longa parko kun multaj promenantoj kaj biciklantoj sur la biciklaj vojoj[2].

Ĥabarovsko estas la sola en la rusa fora oriento kiu neniam estis fermita por eksterlandanoj kaj neniel similas al la imago de Ruslando kiun eksterlandanoj kutime havas[2].

La Placo Lenino (ruse Площадь Ленина) estas la centra placo de Ĥabarovsko, situanta en la Centra Distrikto. Ĝi estas la dua plej granda placo en Rusio post la Ruĝa Placo de Moskvo.

Remove ads

Ekonomio

La ekonomio de Ĥabarovsko baziĝas sur grandindustrio, ferindustrio kaj metalprilaborado. En Ĥabarovsko funkcias stablproduktada uzino, ĥemi-farmacia uzino kaj naftreciklada uzino.

Ĝi orientiĝas multe pli sur la plej vibraj mondaj ekonomioj de ĝiaj najbaroj, Ĉinio kaj Usono, ol de Moskvo. Rimarkindas ke nuntempe en Ĥabarovsko sin instalis multegaj japanaj kaj koreaj firmaoj[2].

Transporto

Ĥabarovsko havas internacian flughavenon kun flugoj al Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, sed ankaŭ regulaj flugoj al Nord-Koreio.

La transsiberia fervojo ligas Ĥabarovskon al Moskvo.

La urbo estas konektita al la Hebrea aŭtonomio pere de 2,6 kilometroj longa ponto.

La Ĥabarovska tramo ekfunkciis la 5-an de novembro 1956 kaj trolebuso ekfunkciis la 17-an de januaro 1975.

Statistikoj

  • loko: 48.33 Norde, 135.06 Oriente
  • horzono: GMT+10h/11h
  • loĝantaro: 606.300 (en la aglomeraĵo, en 2001)

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads