Transsiberia fervojo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La transsiberia fervojo (aŭ Trasiberia Fervojo, ankaŭ konata per mallongigo Transsib) (ruse Транссибирская магистраль, mallonge ruse Транссиб) estas la plej longa fervojlinio de la mondo, tre grava trafikvojo de Rusio, kiu trapasas Siberion. Ĝi etendiĝas kun longo de 9.288 km de Moskvo al Vladivostoko ĉe Pacifiko kaj pli precize ĝis la Haveno Vostoĉnij.

Verda linio – Bajkalo-Amura Magistralo

Remove ads
Historio
La ekkonstruo okazis maje en 1891 proksime al Vladivostoko (ĝin ĉeestis princo Nikolao, la estonta imperiestro Nikolao la 2-a), kaj la linio malfermiĝis oktobre en 1916 per inaŭguro de la ponto trans Amur ĉe Ĥabarovsk. La plena elektrigado finpretiĝis nur la 25-an de decembro 2002.
Priskribo
Ĉiun duan tagon forlasas la legenda "Trajno N-ro. 2" ("Rossija" = Rusio) la Jaroslavlan stacidomon, por atingi post 7 tagoj — post 9 288 km — Vladivostokon ĉe la Japana maro. Ĝi havas du numerojn (same kiel ĉiuj aliaj trajnoj en Rusio, laŭ direkto), do la trajno kiu sekvas el Vladivostoko al Moskvo havas la numeron 1.
Kelkaj gravaj urboj apud la linio: Moskvo, Niĵnij Novgorod, Kirov, Permo, Jekaterinburgo, Tjumeno, Omsko, Novosibirsko, Krasnojarsko, Irkutsko, Ĥabarovsko, Vladivostoko, Ĉita. Unu grava paralela devojo trairas la urbon Petropavlovsk de Kazaĥstano.
La transsiberia fervojo transiras 16 grandajn riverojn kiel: Volgo, Vjatka, Kama, Tobol, Irtiŝ, Ob, Tom, Ĉulim, Jenisejo, Oka, Selenga, Seja, Bureja, Amur, Ĥor kaj Ussuri.
Iom grandaj akvaĵoj, kiuj apudas la fervojon: 207-kilometre preter la Bajkala lago kaj 39-kilometre preter Amura golfo.
La transsiberia fervojo debranĉiĝas ankaŭ al Centra Azio Astana, Taŝkent, Aŝgabat, Ĉinio kaj Mongolio (Ulan-Batoro), Pekino kiel Bajkalo-Amura Magistralo.
Remove ads
Literaturo
Beletre
La Transsiberia fervojo iĝis ofte inspirfonto romana aŭ poezia: la franclingva svisa poeto Blaise Cendrars dediĉis al ĝi sian plej faman prozpoemo: prozo de l'Transsiberia fervojo.
La vojo kaj Esperanto
Inter 1928 kaj 1932, Lucien Péraire, franca esperantisto, trairis Eŭropon kaj Azion per biciklo. Inter Kazano (junio 1929) kaj Vladivostoko (julio 1930), li uzis aparaton por bicikli sur la reloj de la transsiberia fervojo.
Somere de 2012 jaro laŭ la fervojo el Moskvo ĝis Ulan-Ude vojaĝis Karavano al Hanojo el 23 esperantistoj [1]
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads