-701

jaro de la 8-a jarcento antaŭ nia erao From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La jaro 701 a.K. estis jaro de antaŭ la Julia kalendaro. En la Romia Imperio, ĝi estis konata kiel jaro 53 ekde la fondiĝo de Romo ("ab urbe condita"). La nomigo 701 a.K. (antaŭ Kristo) por tiu jaro estis uzata ekde la frumezepoka periodo, kiam la kalendara epoko de Anno Domini (post Kristo) iĝis la hegemonia metodo en Eŭropo por nomigi la jarojn. Nun oni ofte pli neŭtrale nomas la jaron 701 antaŭ nia erao.

Rapidaj faktoj

La reĝo Ĥizkija de Judujo, apogita de Egipto, ribelis kontraŭ la reĝo Sanĥerib de Asirio. Sanĥerib rabadis multajn urbojn kaj vilaĝojn de la Reĝlando de Judujo, kiel Tel Laĉiŝ, sed la Asiria sieĝo de Jerusalemo malsukcesis kiam 185 000 soldatoj mortis dum unu nokto.[1]

Dum regado de reĝo Ĥizkija Jerusalemo estis (tiam jam multe pli granda) en la jaro 701 a. K. sieĝita fare de asiria soldataro. Sed Jerusalemo supervivis la sieĝadon (diference de nordizraela Samario, kiu estis en 722 a. K. konkerita), krom alia danke al Silua tunelo, kiu alkondukis akvon el fonto Giĥon troviĝanta ekster la urbo, en rezervujon Siloe interne de la remparoj.[2]

Remove ads

Notoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads