17-a arondismento de Parizo

unu el la dudek arondismentoj (administraj distriktoj) de Parizo From Wikipedia, the free encyclopedia

17-a arondismento de Parizo
Remove ads

La 17-a arondismento (france XVIIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno, kaj laŭ la stato de 2022 en la arondismento vivis 161 206 loĝantoj sur areo de 5,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 431 loĝantoj/km².

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, INSEE kodo ...
Paris Coat of Arms
Paris Coat of Arms
La 20
arondismentoj
de Parizo
17 18 19
  8 9 10 11 20
16 2 3
1 4 12
Sejno
  7 6 5 13
15 14

En tiu arondismento situas du tre aktivaj kvartaloj de Parizo: norde etendiĝas la populara kvartalo ĉirkaŭ la placo Clichy. Sude, la areo ĉirkaŭ la Avenue des Ternes, kie estas la bazaro Marché Poncelet, estas pli haussmannstila.

La 17-a arondismento plie gastigas la Palacon de kongresoj de Parizo, kiu estas granda centro por ekspozicioj.

Remove ads

Demografio

Pliaj informoj Jaro, Loĝantaro ...

Vidindaĵoj

Ĉefaj stratoj aŭ placoj

  • Place de Clichy kaj Avenue de Clichy
  • Avenue des Ternes

Esperanto

Esperanto estas konata tie de la jaro 1902, kiam sinjoro Henri de Coppet komencis instrui la lingvon en lernejo (rue Saint Ferdinand). La kursanoj poste renkontis en la Café des Entrepreneurs sen fondi asocion. La 26-an de oktobro 1908 okazis oficiala fondo de sekcio de la Federacio Esperantista de la Pariza Regiono kaj la grupo ekde nun kunvenis en la Café de la Gare, 6, place Pereire Fonto: La Dek-Sepa.

La grupo eldonis ekde 1910 modestan revuon kun la titolo La Dek-Sepa monate krom aŭgusto kaj septembro. Ekde la unua numero ĝi havis diversajn anoncojn de lokaj komercistoj, unue en la franca, poste en Esperanto. La revuo estis sendata al ĉiuj aliaj Esperanto-revuoj kaj la ricevitaj ekzempleroj estis uzataj por informi la legantojn.

La numeroj 1910 - 1914 estas videblaj ĉe la aŭstra nacia biblioteko (ÖNB)

Remove ads

Konataj homoj kun ligoj al la arondismento

Naskiĝis tie

  • Fréhel (1891-1951), breton-devena kantistino
  • Raphaël Carlier, artista nomo Carlito (n. en 1986), franca jutubisto

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads