2-a libro de Samuel

apartigilo From Wikipedia, the free encyclopedia

2-a libro de Samuel
Remove ads

La 2-a libro de Samuel (mallonge "2 Sam") estas libro de la juda Tanaĥo respektive la kristana Malnova Testamento en la Biblio.

Rapidaj faktoj ΒΑΣΙΛΕΙΩΝ Β, Aŭtoroj ...

Kune kun 1 Sam, 1 Reĝ kaj 2 Reĝ ĝi estas unu tutaĵo.

Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro.

Remove ads

Nomo

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: שמואל ב
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΒΑΣΙΛΕΙΩΝ Β' (LXX, same la latina Vg ĝis 1979, nombras ne 1-2 Sam kaj 1-2 Reĝ, sed 1-4 Reĝ.)
  • en la latina Nova Vulgato: LIBER SECUNDUS SAMUELIS

Ĝi nomiĝas tia, ĉar je la komenco de la 1-a libro la ĉefrolulo estas la juĝisto kaj profeto Samuel.

Aŭtoro

Thumb
Samuel (libro unua)

La libroj Samuel kaj Reĝoj en la hodiaŭa formo estas verkitaj en la ora epoko de la hebrea lingvo.

Detalojn vidu ĉe Readmona Historia Verkaro!

La aŭtoro(j) jam konis diversajn aliajn verkojn, kiujn ili transprenis:

  • La historion (rakontaron) pri la ekreĝiĝo de David (1 Sam 16,13 - 2 Sam 5)
  • La historion (rakontaron) pri la tron-heredo post David (2 Sam 10 - 20 kaj 1 Reĝ 1 - 2)
Remove ads

Enhavo kaj strukturo

La libro rakontas pri la regado de reĝo David.

Jen ebla strukturo: [1]

  • David reĝo (2 Sam 1 - 9)
  • Historio pri la heredo de David (2 Sam 10 - 20, daŭrigota en 1 Reĝ 1 - 2)
  • Aldonaĵoj (2 Sam 21 - 24)

Jen kelkaj konataj perikopoj:

  • La translokigo de la Kesto de la Interligo al Jerusalem (2 Sam 6)
  • David kaj Bat-Ŝeba (2 Sam 11)
  • David kaj Abŝalom (2 Sam 13 - 19)

Resumo

La 2-a libro de Samuel daŭrigas la historion de la regno de David kiel reĝo de Izraelo. Ĝi priskribas la konsolidadon de lia regado kaj la alproksimiĝon de lia regno al lia plej granda etendeco.

Ĝi komenciĝas per la morto de Saul kaj la povo de David kiel nova reĝo. Ĝi rakontas pri Davida militservo kontraŭ konkurantaj regoj kaj liaj penoj unuigi la nordan kaj sudan parton de Izraelo sub lia regno.

La libro ankaŭ traktas la personan vivon de David, inkluzivante lian adulton kun Bat-Ŝeba kaj la sekvan familidramojn, kiel la ribelo de lia filo Absalom. Ĝi montras kiel Dio iom post iom puni Davidon pro lia peko.

Ĉefaj temoj inkluzivas la konstruadon kaj konsolidadon de la Regno de Izraelo, la religian kaj politikan rolon de la reĝo, la konstanta lukto inter virto kaj peko, kaj la promesite estonta Regno de Dio.

Remove ads

Teksto de la hebrea originalo

La 2-a libro de Samuel en la hebrea kaj la angla Arkivigite je 2011-07-03 per la retarkivo Wayback Machine

Teksto en Esperanto

La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads