20,000 Leagues Under the Sea (1954)

filmo From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

20,000 Leagues Under the Sea ("Dudek mil leŭgoj sub la maroj") estas usona aventura filmo de realviva agado de 1954 produktita de Walt Disney, adaptita el la fama samnoma romano de Jules Verne de 1870. Reĝisorita de Richard Fleischer, en ĝi stelulas Kirk Douglas, James Mason, Paul Lukas, kaj Peter Lorre.[1] Ĝi estis ankaŭ la unua longa filmo de Disney kiu estis distribuita de Buena Vista Distribution. Ĝi estis ankaŭ konsiderata frua pioniro de la ĝenro Vaporpunko.[2]

Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...

La filmo estis kritika kaj komerca (ekonomia) sukceso, speciale memorata pro la lukto kontraŭ giganta kalmaro, kaj la konvinka ludado fare de Mason de la rolulo de la karisma kontraŭheroo la kapitano Nemo. La filmo ricevis du Oskar-premiojn nome pro la Plej Bonkvalita Arta Direktado kaj pro la Plej Bonkvalitaj Specialaj Efektoj.

Remove ads

Geaktoraro kaj gerolularo

  • Kirk Douglas kiel Ned Land
  • James Mason kiel Kapitano Nemo
  • Paul Lukas kiel Profesoro Pierre Aronnax
  • Peter Lorre kiel Conseil
  • Robert J. Wilke kiel oficiro de Nautilus
  • Ted de Corsia kiel Kapitano Farragut
  • Carleton Young kiel John Howard
  • J. M. Kerrigan kiel Billy
  • Percy Helton kiel ŝoforo
  • Ted Cooper kiel oficiro de Abraham Lincoln
  • Fred Graham kiel Casey
  • Laurie Mitchell kiel Hooker

Intrigo

En 1868, onidiroj pri marmonstro kiu atakas ŝipojn en la Pacifika Oceano estis distrumpetitaj. Usono invitas la Profesoron Pierre M. Aronnax kaj lian helpanton, Conseil, en Ŝiparmea ekspedicio por esplori la aferon. Marveturas ankaŭ la kuraĝa harpunisto Ned Land. Post monatoj de serĉado, la "monstro" estas vidata tuj antaŭ ol ĝi atakas la militŝipon. Ned, Aronnax kaj Conseil venas al stranga metala ŝipo, kaj konstatas, ke la "monstro" estas hom-farita "submara boato" kiu aspektas senhoma. Baldaŭ la kapitano prezentas sin mem kiel Nemo ("Neniu", en la latina), mastro de la Nautilus. Li iom kontraŭvole akceptas la provizoran restadon de la tri survivintoj de la vrako en sia submarŝipo.[3]

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads