2060 Ĥirono
asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
2060 Ĥirono estas tre granda asteroido[1] en la ekstera regiono de la sunsistemo.
Remove ads
Malkovro
Ĝin malkovris la 18-an de oktobro 1977 la usona astronomo Charles Thomas Kowal kaj estas la unue konata membro de la klaso de la centaŭroj.
Fakte, tiu astro estis jam observita la 24-a de aprilo 1895 kaj rigardita kiel asteroido. Kowal hipotezis, ke povus esti kometo kaj proponis nomi ĝin Ĥirono: ĝia duopa eco kometo/asteroido memoriganta la duopan econ homo/ĉevalo de la centaŭro Kirono el la helena mitologio. (Ne konfuzu ĝin kun Ĥarono, la plutona luno.)
En 1988 oni mezuris pligrandigon de ĝia lumeco de preskaŭ unu videbla magnitudo, en 1989, hararo kaj vosto, tipaj de kometoj estis observitaj, pruvo ke ĝi estas ja kometo; sed kun diametro de 166 km, ĝi estas multe pli granda ol la konataj kometoj.
Nuntempe ĝi estas ano de ambaŭ klasoj kaj signifiĝas ankaŭ per la kometa nomo 95P/Ĥirono.
Remove ads
Orbito
Ĥirono ĉirkaŭas la sunon per distanco inter 8,470 AU (perihelio) kaj 18,917 AU (afelio) en 50,67 jaroj. La orbito situas inter la orbitoj de la planedoj Saturno kaj Urano, sed elstaras iom en la saturnan orbiton. Ĝi havas discentrecon de 0,381 kaj kliniĝas 6,936° kontraŭ la ekliptiko.
Kiel Centaŭro, ĝi ne havas stabilan orbiton. Ĝi estas rigardita kiel objekton el la Kujper-zono, disorbitigita pro gravitaj perturboj. Post analizo de ĝiaj vaporiĝemaj materialoj, oni estimas ke ili tute vaporiĝos en kelkaj milionoj da jaroj se Ĥirono restas sur sia nuna orbito.
Remove ads
Ringoj
La ebla ekzisto de sistemo de du ringoj estis anoncita la 26-an de januaro 2015 sekve al la re-analizo de pluraj kaŝadoj de steloj far'de 2060 Ĥirono[2] La ideo pri tiu reanalizo venas de la malkovro de ringoj ĉirkaŭ la centaŭro 10199 Kariklo la komence de 2014 kaj la simileco de la eventoj observitaj en ambaŭ kazoj.
La ringoj de Ĥirono havas supozitan radiuson 324±10 km kaj netajn randojn. Iliaj ŝanĝoj de aspekto laŭ diversaj anguloj de vido povas kialigi la longtempan variojn de heleco (do sekve de taksata grando kaj albedo). Krome, supozante, ke estas akva glacio en la ringoj de Ĥirono, tio kialigas la ŝanĝojn de intenseco de la infraruĝaj sorbaj bendoj de la akva glacio en la spektro de Ĥirono, inklude iliajn malaperojn en 2001 (kiam la ringoj estis viditaj laŭ ties ebeno). Krome, la geometria albedo de la ringoj kiel determinata per spektroskopio kongruas ku tiu, uzita por kialigi la longtempajn variojn de heleco de Ĥirono.
Ĥirono estas ĝis nun la plej malgranda objekto, ĉirkaŭ kiu planedaj ringoj estis malkovritaj.
Noto kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads

