Aŭtobusa transporto en Liono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Aŭtobusa transporto en Liono estas funkciigata de Keolis Lyon nome de SYTRAL por TCL (Transports en commun lyonnais). Ĝi inkludas pli ol 140 linioj de busoj kaj trolebusoj etendiĝantaj tra Liono kaj Metropolo Liono. Kvar linioj de nokta buso (Pleine Lune) funkcias de la 1:00 matene ĝis la 4:00 matene de ĵaŭdo ĝis sabato dum universitataj periodoj.
Nur ĉefaj aŭtobusaj linioj de Liono (france Lignes de bus de Lyon majeures) posedataj de TCL estas listigitaj ĉi sube.
Plej multaj veturiloj estas de marko Irisbus (t.e. Renault Véhicules Industriels).
Ekde januaro 2007, ĉiuj linioj de la surfaca reto (krom linioj C1, C2 kaj C3) estas uzataj kun eniro per antaŭa pordo. La transiro al tiu funkcia modo okazis laŭgrade dum la dua duono de 2006.
La 1-an de januaro 2007, la antaŭa reto Gibus de Givors estis enkorpigita en tiun de TCL kiel linioj 80, 81, 82 kaj R3.
Remove ads
Ĉefaj linioj
Busoj
Trolebusoj
Remove ads
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (TCL)
- Tecelyon Arkivigite je 2008-11-20 per la retarkivo Wayback Machine (france)
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Buses in Lyon angle.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads