ALLFED

neprofitcela organizo From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

ALLFEDAlliance to Feed the Earth in Disasters (Alianco por Nutri la Teron dum Katastrofoj) estas usona neprofitcela organizo, kiu fokusiĝas al trovado de solvoj kiel nutri la homaron en la kazo de agrikultura kolapso.[1] Tia kolapso povus okazi ekzemple en la kazo de forta vulkana erupcio, elektrorompo, kibernetika militonuklea milito.[2][3][4] Por solvi la aferon ili serĉas aŭ rezistopovaj terfruktoj (kiel fungoj, terpomoj, betoj) aŭ alternativaj fontoj de manĝaĵo (kiel makroalgoj, unuĉelaj proteinojkoncentrita folia proteino).[1][4][5]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj neprofitcela organizaĵo, Lando(j) ...

David Denkenberger kune kun Joshua Pearce verkis libron Feeding Everyone No Matter What (Nutri Ĉiujn Ajna-kaze) en 2014, kiu diskutas diversajn teĥnologiojn por nutri la homaron en la kazo de malfunkciigo de agrikulturo.[1] Kelkajn jarojn poste li fondis la organizon Alliance to Feed the Earth in Disasters por pluevoluigi la esploron pri tiu ĉi temo.[6]

Remove ads

Ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads