Aalten
municipo en Gelderlando, Nederlando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Aalten (51° 56′ N, 6° 35′ O (mapo)51.9333333333336.5833333333333
)
estas municipo en la orienta parto de la nederlanda provinco Gelderland, kaj situas ĉe la limo kun Germanio. Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 27 120 loĝantoj sur areo de 97,04 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 279 loĝantoj/km².
La teritorio havas komunan limon kun Oost Gelre, Oude IJsselstreek kaj Bocholt.
La municipo vivas ĉefe de agrikulturo, etkomercado kaj turismo. En la urbo estas eta stacio de la regiona fervojo Arnhem-Winterswijk.
La blazono de Aalten estas arĝentkolora ŝildo kun verda tilio. La nomo "Aalten" venas de la origina nomo Aladna, unue menciita en akto el 823.
Krom Aalten ankaŭ la sekvaj urboj, vilaĝoj kaj vilaĝetoj situas en la municipo: Barlo, Bredevoort, Dale, Dinxperlo, Haart, Heurne, De Heurne, IJzerlo, 't Klooster, Lintelo. La lasta komunuma reformo okazis en 2005 kiam la municipo Dinxperlo estis dissolvita kaj venis al Aalten.

Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads