Abnub

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Abnub, laŭ egipta arabe أبنوب, kopte ⲡⲛⲟⲩⲃ estas urbego en centra Egiptio, en Provinco Asjut.

Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Remove ads

Loknomo

La loknomo eble venas de la antikva egipta diaĵo Anubis. Laŭ aliaj la vorto konsistas el du silaboj: "Ab" kaj "Nob" kun signifoj lando kaj oro.

Demografio

En Abnub loĝis 101605 homoj en 2018 laŭ la Germanlingva Vikipedio.

Geografio

Abnub situas en riverborda ebenaĵo laŭ dekstra (orienta) flanko de Nilo ĉe 55 m laŭ la marnivelo. Provinca sidejo Asjuto troviĝas 10, Manfalut 19, Malaŭi 60, Saŭhaĝo 94, ĉefurbo Kairo 309, Suezo 329, Asuano 394, Aleksandrio 454 kilometrojn (aere) .

Historio

Bedaŭrinde pro manko de arkeologia indico oni ne povas diri kun certeco fondojaron de la komunumo. En la romiaj tempoj jam ekzistis tie armea stacio.

Ekonomio

La ĉefa ekonomia branĉo hodiaŭ estas ankoraŭ la agrikulturo. La urba industrio produktas trinkaĵojn. Multe laboras ankaŭ en la provinca ĉefurbo.

Klimato

Abnub situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Neniam pluvas, nur tre malofte pluvetas. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C kaj varias inter 14-29 °C.

Trafiko

Abnub havas nur trairan flankovojon, pere de tie suden estas atingebla ponto ĝuste kontraŭ Asjuto. Trans la ponto fervojo kaj ĉefvojo estas atingeblaj. La plej proksima flughaveno funkcias en Asjuto. Ekde la pratempo ŝipoj naĝas sur la Nilo, sed mem Abnub kuŝas iomete for de la Nilo pro la inundoj.

Vidindaĵoj

Famuloj

Abnub estas la naskiĝloko de papo Ŝenudo la 3-a.

Referencoj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads