Absceso

kolekto de puso kiu pliiĝis ene de histo de korpo From Wikipedia, the free encyclopedia

Absceso
Remove ads

Absceso (devena de la latina: abscessus) estas kolekto de puso kiu pliiĝis ene de histo de korpo.[1] Indikiloj aŭ simptomoj de tiuj abscesoj proksimaj al la haŭto inkludas ruĝon, doloron, varmon, kaj ŝveladon kiu kiam premita sentas tiel ke ĝi estas plenigita de fluido.[1] La regiono de ruĝo ofte etendas preter la ŝvelado.[2] Karbunkloj kaj furunkloj estas specoj de absceso kiuj ofte implikas haraj folikloj inter kiuj karbunkoloj estas pli grandaj.[3]

Thumb
Absceso
Remove ads

Kaŭzoj

Ĉi tiuj estas kaŭzitaj de bakteria infekto.[4] Multaj specoj de bakterioj ofte implikas en unuopa infekto.[2] En Usono kaj multaj aliaj regionoj de la mondo, la plej ofta ĉeesta bakterio estas meticilin-rezista Stafilokoko aureus (angle: methicillin-resistant Staphylococcus aureus).[1] Malofte parazitoj povas kaŭzi abscesojn kaj tio ĉi pliofte okazas en la disvolviĝanta mondo.[5] Diagnozo ofte estas bazita sur la aspekto la absceso kaj estas konfirmita per malferma tranĉado.[1] Ultrasona bildigo eble estas utila en kazoj en kiuj la diagnozo ne estas klara.[1] Kaze de abscesoj ĉirkaŭ la anuso, komputila tomografio (KT, angle: CT) eble estas grava por serĉi por pli profundaj infektoj.[5]

Remove ads

Traktado

Norma traktado de plej multaj abscesoj de la haŭto aŭ mola histo estas malferma tranĉo al ĝi kaj eldrenado.[6] Ne ŝajnas esti iu ajn avanĝo de kuna uzo de antibiotikoj al plej multaj homoj kiuj estas alie sanaj.[1] Eta kvanto de evidentaĵo subtenas ne pakado kun gazo en la kavaĵo kiu restas post drenado.[1] Fermado de la kavaĵo tuj post drenado anstataŭ lasado al ĝi malferma eble pli rapidigas saniĝon sen pliiĝo de la risko de reveno de la absceso.[7] Elsuĉado de la puso kun nadlo ofte ne sufiĉas.[1]

Remove ads

Epidemiologio

Haŭtaj abscesoj estas oftaj kaj jam plioftiĝas dum lastaj jaroj.[1] Riskaj faktoroj inkludas envejna uzo de drogoj kun po-kvantoj tiel alta kiel 65% en tiu ĉi populacio.[8] En 2005 en Usono, 3,2 milionoj da homoj iris al medikamentaj krizaj departementoj pro abscesoj.[9] En Aŭstralio ĉirkaŭ 13 000 homoj estis enhospitaligita en 2008 pro la malsano.[10]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads