Abstraktado

From Wikipedia, the free encyclopedia

Abstraktado
Remove ads

La abstraktado estas la mensa fakultato de abstrakti, t. e. de reprodukti la kvalitojn aŭ ecojn proprajn de iu objekto, en modo distinkta de la objekto mem, pripensante ĝin. Ekzemple oni havas la ideojn abstraktajn de dolĉeco, koloro, malmoleco, kuraĝo, beleco, kiuj estas abstraktitaj kaj reprezentas la komparojn originajn, ĉu por preterlasi ilin, ĉu por pripensi ilin en ili mem. Neniu povas gustumi "la dolĉecon", sed oni povas gustumi dolĉan aferon; neniu vidas "la ruĝon", kvankam oni povas vidi ruĝajn objektojn; neniu vidas, gustumas, aŭdas aŭ sensas "la kuraĝon" en iu ajn, sed oni povas vidi kuraĝan homon.

Thumb
Abstrakta bildo de vizaĝo

La ideoj abstraktaj estas, sekve, konceptoj kiujn la menso havas de kvalito aŭ eco de objektoj malligitajn de l' objektoj mem per la abstraktado.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads