Teorio
kontempla kaj racia tipo de abstrakta aŭ ĝeneraliga pensado, aŭ la rezultoj de tia pensado From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Teorio estas ĝenerala ideo formata pere de racia abstraktado.
En la sciencoj (krom matematiko), teorio estas modelo aŭ kadro por kompreni, konceptita tiel, ke eksperimento povas liveri empirian verŝajnigon aŭ malpruvon pri ĝi. Laŭ Karl Popper, nur tiaj teorioj estas sciencaj, kvankam ne ĉiuj scienco-filozofoj konsentas pri tio. Ĉiu scienca scio estas kadre de iu teorio. Teorio estas la plej kredinda speco de scienca scio.[1] Ĝi tamen ne estas absolute pruvebla kiel vero, kaj povas ĉiam esti repensita aŭ plibonigita. Teorio estas provizora klarigo pri faktoj. Evoluo de specioj estas fakto, akumulo (ekonomio) estas fakto. Kiel tiuj faktoj okazis, estas teorio. Abstraktaj modeloj elpensitaj en nesciencaj fakoj, aŭ eĉ eksterfake, ankaŭ nomiĝas teorioj.
Teorio kontrastas kun praktiko koncepte kaj etimologie (ĉar 'teorio' deriviĝas de la malnovgreka theōriā "rigardado", dum 'praktiko' de prāxis "agado").[2] Ekzemple, medicina teorio provas kompreni la kaŭzojn kaj ecojn de sano kaj malsano, dum medicina praktiko celas sanigi. La aferoj, kvankam rilataj, estas neidentaj, ĉar eblas sukcese esplori sanon kaj malsanon sanigante neniun, kaj eblas sanigi kuracaton ne sciante kiel la kuraco rezultigas sian sanigan efikon.
Remove ads
En scienco
En scienco, teorio signifas "tutaĵo de reguloj sisteme organizitaj, bazitaj sur scioj, kiuj . . . liveras la klarigon de granda nombro da faktoj kaj eksperimentaj rezultoj, kaj kapablas efike kaj ĝuste aplikiĝi al novaj situacioj".[3] Teorioj devas plenumi ankaŭ aliajn kriteriojn, ekzemple kapabli fari malpruveblajn prognozojn, regule ĝustajn, tra vasta areo de scienca esplorado, kaj ricevi fortajn favorajn pruvojn el pluraj senligaj fontoj (konsilienco). Teorioj pliboniĝas aŭ cedas al teorioj pli bonaj dum la kolektado de pruvoj daŭras, plibonigante la ĝustecon de prognozado; la plibonigata prognozado montras pliboniĝon de scienca scio. Teorioj servas kiel fundamento por plua akirado de scienca scio kaj por praktikaj teknikaj inventoj.
Difino laŭ sciencaj organizaĵoj
Laŭ la Usona Nacia Akademio de Sciencoj:
La formala scienca difino de theory ("teorio") estas tre malsama de la ĉiutaga signifo de la vorto. Ĝi referencas al ampleksa klarigo de iu aspekto de la naturo, kiun apogas grandega pruvaro. Multaj sciencaj teorioj estas tiel bone establitaj, ke neniu nova pruvo verŝajne faros al ili signifan aliigon. Ekzemple, neniu nova pruvaĵo montros, ke la Tero ne orbitas ĉirkaŭ la Suno (suncentra teorio), aŭ ke vivaĵoj ne konsistas el ĉeloj (ĉela teorio), aŭ ke la materio ne konsistas el atomoj, aŭ ke la supraĵo de la Tero ne estas dividita en solidajn platojn, kiuj moviĝis dum geologiaj tempodaŭroj (plattektonisma teorio) ... Unu el la plej utilaj propraĵoj de sciencaj teorioj estas tio, ke per ili oni povas fari prognozojn pri naturaj eventoj aŭ fenomenoj, kiujn oni ankoraŭ ne observis.[4]
Laŭ la Usona Asocio por la Altniveligo de Scienco:
Scienca teorio estas firmigita klarigo de iu aspekto de la natura mondo, bazita sur aro de faktoj, kiujn oni jam konfirmadis per observado kaj eksperimentado. Tiaj teorioj apogitaj de faktoj ne estas "divenoj" sed fidindaj priskriboj de la reala mondo. La teorio de biologia evoluado estas pli ol "nur teorio". Ĝi estas tiel fakta klarigo de la universo, kiel la atoma teorio de la materio aŭ la mikroba teorio de la malsano. Nia kompreno de la gravito ankoraŭ estas konstruata. Sed la fenomeno gravito, same kiel evoluado, estas akceptita fakto.[5]
"Teorio" ne estas taŭga termino por sciencaj modeloj aŭ netestitaj sed komplikaj hipotezoj.
Lau filozofio de scienco
La logikaj pozitivistoj konceptis sciencajn teoriojn kiel "deduktajn teoriojn". Tio signifus, ke la enhavo de teorio baziĝas sur iu formala sistemo de logiko kaj iuj fundamentaj aksiomoj. En dedukta teorio, ĉiu frazo, kiu estas konsekvenco de unu aŭ pluraj aksiomoj, estas frazo de la teorio.[6] Tio nomiĝas la ricevita opinio pri teorioj.
En la semantika opinio pri teorioj, kiu plejparte anstataŭis la ricevitan,[7][8] oni rigardas teoriojn kiel sciencajn modelojn. Modelo estas abstrakta informa prezento de realaĵoj ("modelo de la realeco"), simile kiel mapo estas vida modelo, kiu prezentas teritorion. Laŭ tiu rigardox, teorioj estas specifa kategorio de modeloj, kiuj plenumas plenumendajn kriteriojn.
Fiziko
En fiziko teorio ĝenerale signifas matematika kadro derivita de malgranda baza aksiomaro (plej ofte sistemo de simetrioj, ekzemple egalo de spacaj aŭ tempaj lokoj, aŭ idento de elektronoj, ktp.), kiu kapablas produkti eksperimentajn prognozojn pri certa kategorio de fizikaj sistemoj. Bona ekzemplo estas klasika elektromagnetismo, kiu esprimas rezultojn deriveblajn el gaŭĝa simetrio (foje nomata gaŭĝa senvarieco) per malgranda ekvaciaro, la ekvacioj de Maxwell. La unuopaj matematikaĵoj de klasika elektromagneta teorio nomiĝas "leĝoj de elektromagnetismo", spegulante la koheron kaj reprodukteblon de la pruvoj, kiuj apogas ilin. Ene de elektromagneta teorio estas multaj hipotezoj pri tio, kiel elektromagnetismo aplikiĝas ĉe unuopaj situacioj. Multaj el tiuj jam estas konsiderataj kiel sufiĉe testitaj, dum novaj ĉiam estas elpensataj kaj ankoraŭ ne testitaj.
Teoriaj supozoj
Iuj testoj povas esti nefareblaj aŭ malfacile fareblaj. Tial, iuj prognozoj de teorio ofte ne estas konfirmitaj aŭ malkonfirmitaj. Neformale oni nomas tiajn prognozojn "teoriaj". Se ili iam testiĝas kaj malkonfirmiĝas, tio povas rezultigi revizion aŭ malakcepton de la teorio. [9]
Remove ads
Ekzemploj
- Konspira teorio (politiko, sociologio)
- Kordoteorio (fiziko)
- La Ĝenerala Teorio de Dungado, Intereso kaj Mono (ekonomiko)
- Nombroteorio (matematiko)
- Teorio de Esperanto (lingvistiko)
- Ĥaosoteorio (matematiko)
- Teorio de komputado (informadiko)
- Teorio de la relativeco (fiziko)
- Teorio de la evolucio (biologio)
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads