Abu Nasr Mansur

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Abu Nasr Mansur ibn Ali ibn Iraq (perse ابو نصر منصور بن علی بن عراق; ĉ. 960 – 1036) estis persa islama matematikisto. Li estas tre bone konata pro sia laboro pri la sfera Leĝo de sinusoj.[1][2]

Abu Nasr Mansur naskiĝis en Provinco Gilano, Persio, el la reganta familio de Ĥorezmo, nome Afrigidoj.[3] Li estis tiele princo ene de politika sfero. Li estis studento de Abu'l-Vafa kaj instruisto kaj ankaŭ grava kolego de matematikisto, Al-Biruni. Kune, ili estis responsaj pri grandaj malkovroj en matematiko kaj dediĉis multajn verkojn unu al la alia.

Plej el verkoj de Abu Nasr fokusiĝis al matematiko, sed iome da liaj verkaĵoj temis pri astronomio. En matematiko, li havis multajn gravajn verkojn pri trigonometrio, kiuj siavice disvolviĝis el la verkoj de Ptolemeo. Li ankaŭ konservis la verkojn de Menelao de Aleksandrio kaj reverkis multajn el la grekaj teoremoj.

Li mortiĝis en la Gaznavida Imperio (nuntempa Afganio) ĉe la urbo Gazni.

Remove ads

Referencoj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads