Akcipitroj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Akcipitroj
Remove ads

Akcipitroj de la genro Accipiter estas tagaj rabobirdoj. Ties familia proksimeco kun agloj, aliaj akcipitroj de aliaj genroj kaj eĉ kun Malnovmondaj vulturoj estas rimarkinda. Tamen la rilato kun falkoj estas ne tiom proksimeca. Kaj StrigojNovmondaj vulturoj estas sufiĉe malproksimaj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Tiu genro povas esti laŭ anatomio distingata de siaj parencoj pro manko de porkorakoida forameno. Du malgrandaj kaj aberaciaj specioj kutime situantaj tie posedas grandan prokorakoidan foramenon kaj estas distingaj ankaŭ rilate al la sekvenco de DNA. Tio povus garantii disigon en la malnova genro Hieraspiza.[1]

Akcipitroj de la genro Accipiter estas sveltaj rabobirdoj adaptitaj al vivo en arbaro kaj lokoj kie estas tro da vegetaro. Tiel iliaj flugiloj estas adaptitaj al manovro en tiu medio: relative mallongaj, larĝegaj kaj rondformaj. Male, ili havas longan voston por stiri direkton rapide. La fingroj estas povegaj por kapti predon kaj la beko hokoforma por disŝiri ĝin. La inoj estas pli grandaj ol la maskloj.

Tiuj birdoj estas agresemaj. Ili ĉasas per rapida ekflugo de gvatejo kiam ili vidas predon tute neatendantan atakon. Pro tiuj rapideco kaj agresemo foje akcipitroj vundiĝas kontraŭ branĉoj aŭ bastonoj, foje nur en plumaro, sed foje ankaŭ en ostoj kio povas malhelpi vivtenon kaj kaŭzi postan morton de la akcipitro. La kutima flugmaniero estas serio de flugilfrapadoj kaj posta glisado.

Multaj el tiuj specioj estas migrantaj, aliaj loĝantaj birdoj. Dum migrado videblas granda nombro da birdoj. Aliaj vivas ĉu solaj ĉu popare ene de arbaroj aŭ proksime de ties bordoj. Estas esceptoj kaj kelkaj specioj adaptiĝis vivi en arboj de terkulturita kamparo aŭ eĉ de urbaj aŭ ĉeurbaj zonoj.

Remove ads

Specioj de la genro Accipiter

Thumb
Ŝikro (A. badius) kun lacerto (Calotes) en Hajderabado
Thumb
Aŭstralia akcipitro (A. fasciatus), Kurwongbah (Kvinslando)

Oni vidis ekzempleron de Accipiter la 12an de marto 1994 sude de la montopinto Camiguin en Filipinoj, kies specio ne estas konata. Ĝi povus esti nepriskribita taksono, sed plej verŝajne ne; ĝi povus esti simple vaganto de konata specio.[2]

Remove ads

Notoj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads