Hajderabado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Hajderabado (telugue హైదరాబాద్, IAST: Haidarābād; urdue حیدرآباد aŭskulti) estas ĉefurbo de la barata subŝtato Telangano, kreita en junio 2014 el parto de la subŝtato Andra-Pradeŝo. Ĝi havas pli ol ses milionojn da loĝantoj, kaj tio igas ĝin la sesa plej granda urbo de Barato. Jure la urbego por maksimume dek jaroj, do ĝis plej malfrue 2024 ankaŭ plufunkcios kiel ĉefurbo de Andra-Pradeŝo.


Ĝi estas unu el la plej evoluintaj metropoloj da Barato, kaj multaj komputil-firmaoj baziĝas en ĝi. La ĉefaj lingvoj estas la telugua kaj la urdua, sed ankaŭ pluraj aliaj estas parolataj tie, kiel bengala, hindia, kanara, marata, marvara, odia, panĝaba kaj tamila.
La najbara Sikundarabad kaj Hajderabado estas ĝemelurboj (inter ili estas artefarita lago ekde la 16-a jarcento), tamen ambaŭ estas kolektive konataj kiel Hajderabado.
Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 9 305 000 loĝantoj sur areo de 650 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 315 loĝantoj/km².

Remove ads
Geografio
Hajderabado situas en Dekkana Altebenaĵo en alteco 543 m laŭ la marnivelo. Mumbajo troviĝas 624, Kolkato 1185, tutlanda ĉefurbo Delhio 1260 kilometrojn (aere) .
Historio
La origina urbo de Hajderabado estis fondita sur la bordoj de rivero Musi, kio nun estas la malnova urboparto en 1591. Tie regis diversaj dinastioj, inter kiuj Asaf Jahi el 1769 ĝis 1948. En 1687, imperiestro Aurangzeb havis la urbon, kaj baldaŭ donis al ĝi aŭtonomion. Dum la 1950-aj jaroj, la urbo iĝis la dua ĉefurbo de Barato.[1]
Klimato
Hajderabado havas tropikan savanoklimaton, kun varmaj someroj inter februaro‒junio, kiun sekvas la musono en oktobro. Jare pluvas po 810 mm. La temperaturo varias inter 6-45 °C.
Trafiko
En Hajderabado kruciĝas 2 gravaj vojoj: inter la 2 marbordoj kaj inter sudo-nordo. La milionurbo estas signifa fervoja nodo kaj havas internacian flughavenon.
Vidindaĵoj
- Kvar-Minaretoj, moskeo kaj fama monumento de la urbo, kun kvar graciaj minaretoj
- Kvar-Pordegoj, arkaĵo proksima al Kvar-Minaretoj
- Arkeologia Muzeo de Telangana
- Fortikaĵo
- Palacoj Ĉovmahalla kaj Taramati Baradari
- Artefarita lago
Servoj
Esperanto
La 26-an kaj 27-an de oktobro 2013 la Barata Esperanto-Kunveno okazis en la Goethe-centro de la urbo.[2]
Ĝemelurboj
Indianapolis, Usono
Dubai, Emirlandoj
Ipswich, Aŭstralio
Brisbane, Aŭstralio
Kazan, Rusio
Mijoŝi (三芳町), Japanio
Medellin, Kolumbio
Munkeno, Germanio
Riverside (Kalifornio), Usono
Suvon, Sud-Koreio
Tajpejo, Tajvano
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads