Adolph Hesse
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Adolph Friedrich HESSE (naskiĝinta la 30-an de aŭgusto 1809 en Breslaŭo, mortinta samloke la 5-an de aŭgusto 1863 estis germana orgenisto kaj komponisto.
Remove ads
Vivo
En sia naskiĝurbo Hesse trejniĝis fare de Friedrich Wilhelm Berner kaj Ernst Ernst Köhler kaj dungitis en 1827 kiel dua orgenisto ĉe la urba luterana ĉefpreĝejo sankta Elizabeto (en vikidatumoj). Ekde 1831 ĝismorte li agis kiel unua orgenisto ĉe la franciskana, do katolika monaĥeja preĝejo sankta Bernhardo en Breslaŭo.
Dum pluraj artprezentaj vojaĝoj li gajnis ovaciojn ne nur en Germanlingvio sed ankaŭ en Parizo (kien li invititis en 1844 okaze de la inaŭguro de la orgeno en la Eŭstaĥo-kirko) aŭ 1852 en Londono. Same li laboris kiel instruisto kaj dirigento.
De liaj multaj komponaĵoj (sinfonioj, uverturoj, ĉambra muziko ktp.) nur la pecoj por orgeno ĝuis pli grandan disvastiĝon.
Remove ads
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 260-261 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads