Adulto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Adulto (de la latina: adulterare = diboĉema) estas sentimentala rilato aŭ sekso inter du homoj el kiuj almenaŭ unu jam estas edziĝinta al alia persono, do konsistas en rompo de la geedza fideleco. Malgraŭ la fakto, ke en malsamaj juraj sistemoj la difinoj de adulto povas malsimili, komunaj por ĉiuj estas la fakto de seksa intimeco de edziĝinta persono kun homo ekstere de la geedzeco. La sama koncepto, sed ne en religia senco estas malfidelo.
En la pli fruaj historiaj epokoj, pro adulto virinoj ofte estis mortpunitaj. La adulto de la viroj estis preskaŭ malatentata.
Hodiaŭ oni punas la virinan adulton je morto en kelkaj islamaj landoj laŭ ŝario.
Ekzistas multaj homoj, kiuj estas adultemaj kaj daŭre adultadas. Tio ofte kondukas al divorco.
Leĝaro
En multaj landoj, adulto estas minaco al socia paco kaj postulas socian punon.
Barato
La 27- an de septembro, 2018 , la Supera Kortumo de Nov-Delhio deklaris la krimon de adulto kontraŭkonstitucia, forpuŝante arton. 497 de la penala kodo , kiu datiĝas de la kolonia epoko[1]. La krimo de adulto estis antaŭvidita por la viro, kiu havis seksan rilaton kun la edzino de alia viro, sen la taŭga aŭ eksplicita konsento de ĉi tiu[2]. La kondamno estis ĝis maksimume kvin jarojn en malliberejo kaj ne aplikeblis al la virino[3].

Islamo
Nuntempe adulto estas malpermesita en landoj aplikantaj la ŝarion.(religian leĝaron).kaj estas mortpunata per ŝtonumado[6][7]. La leĝo estas plenumita en ekzemple Saŭda Arabio kaj Irano. Rajm, en la araba: رجم - rajm, estas vorto kiu en la araba signifas ŝtonumadon[8] kaj kiu rilatas al la puno antaŭvidita en islama juro por la krimo de zina (kontraŭleĝa seksa rilato)[9].
Ekzistas malkonsento inter modernaj islamaj pensuloj pri tio, ĉu oni devas apliki ŝtonumadon pro adulto, dum estas religiaj tekstoj, kiuj donas ekzemplojn kun kaj sen ŝtonumado[10]. La Korano ne preskribas ŝtonumadon kiel puno por iu ajn krimo. Tamen, kelkaj lernejoj subtenas, ke la puno devas sekvi la diktojn, kiujn la Hadito establis, kvankam neniu mencio estas farita en la Korano[11].
Kristanismo

La koncepto de adulto ankaŭ estas sufiĉe konata en kristanismo kaj judismo. Estas multaj referencoj en la Biblio pri adulto. En iuj katolikaj landoj, kiel Meksiko, adulto estas krimo.
Usono
En Usono, la situacio varias de ŝtato al ŝtato. En Pensilvanio, adulta persono povas esti kondamnita al du jaroj en malliberejo aŭ al 18 monatoj en mensa hospitalo. En Miĉigano, adulto povas principe konduki al vivdaŭro malliberigo. Aliflanke, en plej multaj ŝtatoj, adulto fariĝis "morta litero" aŭ "dezirata pensmaniero", kiuj ne estas punataj.
Sud-Afriko
Dum apartheid en Sud-Afriko, la Nacia Partio kiu ankaŭ sekvis konservativan politikon, malpermesis pornografion, vetludadon kaj aliajn tiajn fenomenojn fremdajn al la "afrika vivmaniero". La Senmorta Akto-Leĝo de 1957 ankaŭ igis adultecon kontraŭleĝa[12].
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.