Afrika palmapuso

From Wikipedia, the free encyclopedia

Afrika palmapuso
Remove ads

La Afrika palmapuso (Cypsiurus parvus) estas eta apuso. Ĝi estas tre simila al la Azia palmapuso, Cypsiurus balasiensis, kvankam iomete pli granda, kaj estis iam konsiderata la same specio.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Thumb
Cypsiurus parvus

Ĝi estas komuna loĝanto kaj reproduktanto en tropika Afriko. La nestomaterialo estas gluita al la reverso de palmofolio per salivo, kiun estas uzata ankaŭ por sekurigi la kutimajn du ovojn. Tiu estas rapidfluga birdo de malferma kamparo, kiuj estas tre forte asociaj kun Oleopalmoj.

Tiu 16cm longa afrotropisa specio estas precipe palbruna. Ĝi havas longajn reenkurbajn flugilojn kiuj aspektas kvazaŭ duonluno aŭ bumerango. La korpo estas svelta, kaj la vosto estas longa kaj tre forkoforma, kvankam ĝi estas kutime tre fermita. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj la junuloj diferenciĝas el plenkreskuloj ĉefe pro siaj mallongaj vostoj. Palmapusoj havas tre mallongajn krurojn kiujn ili uzas nur por pendigi sin el vertikalaj surfacoj, ĉar apusoj neniam surterigas volonte surgrunden. La voĉo estas laŭta krio.

Tiuj apusoj pasas plej parton de siaj vivoj en aero, manĝante flugantajn insektojn per siaj bekoj. Palmapusoj ofte manĝas insektojn proksime de la grundo, kaj trinkas dumfluge.

Remove ads

Referencoj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads