Azia palmapuso

From Wikipedia, the free encyclopedia

Azia palmapuso
Remove ads

La Azia palmapuso (Cypsiurus balasiensis) estas eta apuso. Ĝi estas tre simila al la Afrika palmapuso, Cypsiurus parvus, kaj estis iam konsiderata la same specio.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Ĝi estas komuna loĝanto kaj reproduktanto en tropika Azio el Barato al Filipinoj. La nestomaterialo estas gluita al la reverso de palmofolio per salivo, kiun estas uzata ankaŭ por sekurigi la kutimajn du aŭ tri ovojn. Tiu estas birdo de malferma kamparo kaj terkultivejoj, kiuj estas tre forte asociaj kun Oleopalmoj, de kie venas la nomo de la birdoj de la genro.

Tiu 13cm longa specio estas ĉefe palbruna. Ĝi havas longajn reenkurbajn flugilojn kiuj aspektas kvazaŭ duonluno aŭ bumerango. La korpo estas svelta, kaj la vosto estas longa kaj tre forkoforma, kvankam ĝi estas kutime tre fermita. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj la junuloj diferenciĝas el plenkreskuloj ĉefe pro siaj mallongaj vostoj. Palmapusoj havas tre mallongajn krurojn kiujn ili uzas nur por pendigi sin el vertikalaj surfacoj, ĉar apusoj neniam surterigas volonte surgrunden. La voĉo estas laŭta krio.

Tiuj apusoj pasas plej parton de siaj vivoj en aero, manĝante flugantajn insektojn per siaj bekoj. Palmapusoj ofte manĝas insektojn proksime de la grundo, kaj trinkas dumfluge.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads