Afrika strigo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Afrika strigo
Remove ads

La Afrika strigo, Asio capensis, laŭ kio ankaŭ Kablanda strigo, estas mezgranda malhela strigo, tio estas specio de birdo el la ordo de strigoformaj, familio de strigedoj, kun plumtufoj super kapo. La strigoj apartenantaj al la genro Asio estas konataj kiel orelstrigoj, ĉar ili havas plumtufojn aspektantaj kvazaŭ mamulaj oreloj. Tiuj "oreloj" povas esti aŭ ne esti videblaj, tiukaze estas mallongaj kaj apenaŭ videblaj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Tiu specio estas loĝanta kaj reproduktanta en Afriko inkludante Madagaskaron.

La Afrika strigo estas 35-37 cm longa kun enverguro de 82-99 cm. Ĝi estas simila al la iomete pli granda marĉostrigo. Ĝi havas flavajn okulojn kun nigra pupilo kaj mallongajn oreltufojn kiun ne estas kutime videblaj. Ĝi distingiĝas el sia parenco pro sia malhela plumaro, kaj preskaŭ nestriaj supraj partoj. Ĝi estas longflugila, kaj glitas malrapide per rektecaj flugiloj dum ĉasado. Ĝi ofte ripozas sur la grundo aŭ malaltaj fostoj.

La voĉo estas preskaŭ raneca kaar aŭ kriĉa fajfo "ŝrss".

Thumb
ovoj de Asio capensis tingitanus - Muzeo de Tuluzo

La Afrika strigo nestumas surgrunde en malfermaj marĉaj areoj; la ino demetas 2-4 ovojn inter herbotufoj.

Ĝi ĉasas super malferma kamparo, ofte dumtage. La manĝaĵo estas ĉefe insektoj, sed ankaŭ etaj mamuloj, kiel roduloj kaj birdoj.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads