Agadir

From Wikipedia, the free encyclopedia

Agadirmap
Remove ads

Agadir (arabe: أكادير AġadīrAgadīr, berbere (Ŝelha) ⴰⴳⴰⴷⵉⵔ estas havenurbo en okcidenta Maroko kun 986 768 loĝantoj (en 2010).

Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Thumb
Bulvardo de Muhamado la 5-a
Thumb
Agadir

La 29-an de februaro 1960 la urbo estis detruita per tertremo kaj 15 000 homoj mortis. Oni poste rekonstruis la urbon.

Agadir havis 498,000 enloĝantojn en 2020. Ĝi estas la plej granda ĉefe tamazigtparolanta grandurbo en Maroko.

En 1960, la malnova urbo estis preskaŭ tute detruita de du tertremoj kaj postaj fajroj kaj tajdo. Tio rezultigis 15,000 mortojn.

La ĉefaj ekonomiaj sektoroj estas turismo, industrio, komerco kaj servoj, agrikulturo, fiŝkaptado,

En la nokto de la 29-an de februaro 1960, ene de 15 sekundoj, ĝi estis preskaŭ tute detruita per tertremo. Proksimume 15 000 homoj mortis kaj 20 000 senhejmiĝis. La urbo devis esti praktike tute rekonstruita, tial ĝi ne havas tipe marokan karakteron.

Remove ads

Klimato

Agadir havas duonaridan klimaton kun varmaj someroj kaj mildaj vintroj.

Agadir situas ĉe la enfluejo de la rivero Oued Souss en la Atlantikon. Agadis ĝuas tutjare de seka, varma klimato kun temperaturoj averaĝe ĉirkaŭ 22 °C.

Etimologio

La vorto Agadir en la tamazigta (berbera) signifas "muro, masonaĵa muro enfermanta urbon, fortikaĵon, urbon"[1]. Agadir estas fakte speciala formo de la kasbaho. Agadir estas pruntvorto de la fenica[2].

Ekonomio

Pro ĝia klimato kaj loko ĉe la maro, Agadir estas populara feria celo. Estas larĝa sabla strando kaj ekzistas multaj hoteloj, butikoj kaj restoracioj, kiuj estas grava fonto de enspezo por la regiono. Krome, la produktado de Agadir hodiaŭ estas grava fiŝkapta kaj komerca haveno kiu eksportas interalie kobalton, mangano, zinkon kaj citrusajn fruktojn. Ankaŭ arganoleo estas tre vasta eksportprodukto. Agadir ne estas tipa maroka urbo. En la urbo estas loka merkato nomata Souk Al-Had, kie oni povas aĉeti elektronikon, meblojn, spicojn, vestaĵojn, suvenirojn kaj multe pli.

Proksimume 25 km de la urbocentro situas la Al Massira Internacia Flughaveno.

Ĝemelurboj

Miamo, Usono

Oakland, Usono

Olhão, Portugalio

Nantes, Francio

Stavanger, Norvegio

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads