Ago-Semajno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Ago-Semajno (AS) estis ĝis 2009[1] internacia junulara novjara Esperanto-renkontiĝo organizata de Pola Esperanto Junularo kaj klubo Varsovia Vento. Dum la jarŝanĝo 2009/2010 la Junulara E-Semajno anstataŭigis la AS-n kiel ties kuniĝon kun la Internacia Seminario.
Ĝis la jarŝanĝo 2005/2006, Ago-Semajno okazadis en la montara urbeto Zakopane, kie jam okazis junularaj jarfinaj kunvenoj en la 1990-aj jaroj. Ekde jarŝanĝo 2006/2007 ĝi ĉiam okazadis en alia loko. La Ago-Semajno 2006/2007 okazis en Nowy Sącz kaj spertis altan plinombriĝon de la partoprenantaro, kiu atingis pli ol 180 (antaŭe estis kutime ĉiam inter 50 kaj 80 partoprenantoj). En 2007/2008 Ago-Semajno okazis en Malbork / Malborko kun 228 aliĝintoj (tio estis la plej alta nombro, dum AS ekzistis). − La lasta, 7-a Ago-Semajno, okazis dum la jarŝanĝo 2008/2009 – unuafoje ekster Pollando, nome en Liptovský Mikuláš (Slovakio) (kun 200 aliĝintoj) kunlabore kun Slovaka Esperanto-Junularo kaj Liptova Esperanto-Klubo. Malgraŭ la antaŭaranĝa anonco, ke per tio la Ago-Semajno "komencis mirindan vojaĝon ĉirkaŭ landoj de la Meza Eŭropo", oni dum ĝi oni anoncis la ekeston de la Junulara E-Semajno, pro kiu tiu Ago-Semajno fariĝis la lasta.
Remove ads
Oficialaj filmoj
- AS 2007: Reklamilo Arkivigite je 2011-06-27 per la retarkivo Wayback Machine, Raporto en partoj 1 Arkivigite je 2011-06-05 per la retarkivo Wayback Machine, 2 Arkivigite je 2011-07-03 per la retarkivo Wayback Machine
- AS 2006: Raporto en partoj 1 Arkivigite je 2011-06-03 per la retarkivo Wayback Machine, 2 Arkivigite je 2011-07-05 per la retarkivo Wayback Machine, 3 Arkivigite je 2011-07-08 per la retarkivo Wayback Machine, 4[rompita ligilo]
Remove ads
Fontindikoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads