Airbus A300

From Wikipedia, the free encyclopedia

Airbus A300
Remove ads

La Airbus A300 estas pasaĝeraviadilo de Airbus, kiu estis ellaborita en 1974. A300 estas unua larĝkorpa pasaĝeraviadilo en la mondo. Multaj modeloj de Airbus estas bazitaj sur A300, kiel A300B9 (A330, dumotora modelo), A300B10 (A310, malgrandigita modelo), A300B11 (A340, kvarmotora modelo).

Rapidaj faktoj

Airbus A300 estas unua pasaĝeraviadilo de Airbus, kiu estas eksperimenta modelo por eŭropa aviadila komuna entrepreno Airbus. Kiel la unua modelo kaj unua fabrikado de Airbus, A300 sukcese debutis Airbus en aviadmerkato.

Remove ads

Historio

Ĝis fino de 1960-jaroj, la plimultaj aviadkompanioj de Eŭropo uzis usonajn pasaĝeraviadilojn kiel Lockheed L-1011 TriStar kaj Boeing 707. Tiutempe Eŭropaj aviadaj kompanioj sciiĝis ke unuigita aviadila fabrikanto necesas por konkursi kun usonaj kompanioj. La movado por kunlaborado inter eŭropaj kompanioj rezultis la kreon de Airbus en 1972. Kiel nova aviadila fabrikanto, Airbus komencis projekton por sia unua pasaĝeraviadilo.

La unua pasaĝeraviadila projekto de Airbus estis gvidita de Franca inĝeniero, Roger Béteille (1921~ ). Ĉefo de operacia oficejo de Sud-aviation iĝis generaldirektoro de projekta organizaĵo. Germana politikisto, Franz Josef Strauss iĝis prezidanto de kontrolista direktoraro. La projekto iĝis komuna projekto de Britio, Francio, kaj Germanio. Por savi prilaborkoston kaj rilati en Usona merkato, Airbus decidis uzadon de usonaj potencplantoj.

En 1969, dum la Pariza aerekspozicio, La franca transporta ministro Jean Chamant kaj germana ekonomia ministro Karl Schiller subskribis interkonsenton pri oficiala komencigo de A300. La prototipo de A300 estis montrita la 28-an de septembro 1972. En 1974, Franca kaj Germana aviadinstitucioj permesis tipan kvalifikon de A300, En 1974 FAA permesis ĝin.

La ĉefaj aerlinioj kiel Air France kaj Lufthansa operaciis A300 ĝis 1990-jaroj. Tamen, danke al ETOPS (angle Extended Range Twin Operations) rendimento, multaj aerlinioj opraciis A300 ĝis 1990-jaroj, eĉ post la enkonduko de Airbus A320 en 1988.

Produktado de A300 estis haltigita en 2007, kune kun malgrandigita modelo, A310. Nuntempe usona loĝistika kompanio FedEx Express operacias 68 A300.[1]

Remove ads

Dezajno

La A300 estas unua larĝkorpa pasaĝeraviadilo, kiu havis du jetmotorojn. En 1977, A300 komencis ekipon de ETOPS, kiu ebligis longdistancan flugon sen gvido de grundaj kontroloj. A300 sukcedis aviadilajn teknologiojn el eŭropaj aviadilaj fabrikantoj. Ekzemple, Brita aviadila fabrikanto De Havilland dezajnis flugilon de A300. Kelkaj rendimentoj de A300 estas derivita el Konkordo.

Enkonduko de elektronikaj instrumentoj ankaŭ plibonigis rendimenton de A300, Poste A300 ebliĝis flugi sen fluga inĝeniero kaj motora kontrolisto. Kiel la aviadilo, kiu estis ellaboritas dum la 1970-jaroj, multaj modifoj ebligis A300 por daŭrigi flugon nuntempe.

Remove ads

Modelo

  • A300B1 : Prototipa versio.
  • A300B2 : Unua produktada versio.
  • A300B4 : La ĉefa versio de A300.
  • A300B9 (A330) : Prototipo de dumotora modelo, A330.
  • A300B10 (A310) : mallongigita versio de A300.
  • A300B11 (A340) : Prototipo de kvarmotora modelo, A340.
  • A300-600 : Plibonigita versio de A300.
  • A300-600F : Ŝarga versio de A300-600.
  • A300-600ST : "Beluga" versio de A300.

Specifaĵo

Pliaj informoj Diametroj, Maso ...
Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads