Aiudul de Sus
komunumo en Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Aiudul de Sus - jen rumane, prononco [ajudul de sus], hungare Felenyed [feledjed], germane Egisdorf - estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Aiud. Administre ĝi apartenas al la komunumo Aiud (hungare Nagyenyed [nadjenjed], germane Strassburg am Mieresch).
Remove ads
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 630 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj), en 1992 2 276 (rumanoj, 20% hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 046 loĝantoj.
Historio
Ĝia unua mencio skribe estas en 1332. Ĝis 1919 apartenis al la Hungara reĝlando ene de Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Alsó-Fehér vármegye (germane Komitat Unterweißenburg, latine comitatus Albensis inferior).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Gravaj personoj
- Mihály Dávid (Felenyed, 29-a de majo 1898 – Parizo, 5-a de novembro 1965): aktoro.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo (rumane)
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads