Ajmaroj
etno en Sudameriko From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La ajmaroj estas indiĝena popolo en Sudameriko, parolante la ajmaran lingvon. Ili parte loĝas en areo de Andoj sur altebenaĵoj en Bolivio. Ili estas tie ĉirkaŭ 30-40% de la loĝantaro. Aliaj ajmaraj grupoj loĝas en suda Peruo, kie ili estas ĉirkaŭ 5% de la loĝantaro kaj en norda Ĉilio, kie ili estas ĉirkaŭ 0,3% de la loĝantaro.

Remove ads
Origino
Pri la origino de la ajmaroj ekzistas diversaj tezoj.
La indiĝenaj aŭtoroj reprezentas ĉefe tiun tezon, ke la ajmara kulturo venas de la anda altkulturo Tiwanaku (1580 a.K - 1172 p.K.). La iama imperia teritorio kongruas kun nuna lingvoareo de la ajmara. La ĉefurbo de Tiwanaku-imperio situas je 3 600 metroj kaj havis en la 12-a jarcento pli ol 40 000 loĝantojn. Tiu kulturo estis inter la unuaj komunumoj, kiuj konstruis per ŝtono. Kvankam la arkeologoj elfosis tiun urbon nur sesone, ĝi apartenas nun al la plej gravaj vidindaĵoj de Sudameriko.
Remove ads
Lingvo
Ilia lingvo, la ajmara, estas oficiala lingvo en Bolivio.
Konsidero de tempo
Male al multaj aliaj popoloj, Ajmaroj konsideras, ke la pasinteco estas antaŭe, konata kaj videbla, kaj ke la estonteco, nekonata kaj nevidebla, estas malantaŭe.[1]
Konataj ajmaroj
Eksteraj ligiloj
- http://www.lenguandina.org Arkivigite je 2006-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.aymara.org
- http://www.aymara.org/index_eng.php Arkivigite je 2004-12-26 per la retarkivo Wayback Machine
- http://lucy.ukc.ac.uk/EthnoAtlas/Hmar/Cult_dir/Culture.7828 Arkivigite je 2005-08-25 per la retarkivo Wayback Machine
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads