Akva spinaco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Akva ipomeo aŭ Akva spinaco (Ipomoea aquatica) estas plantospecio el la genro Ipomeo (Ipomoea). La planto estas kultivata kiel manĝaĵo. La folioj precipe estas uzataj en la azia kuirarto.


Remove ads
Priskribo
Vegetativa karakterizaĵoj
La akva ipomeo estas unujara aŭ multjara herba planto, kiu estas ankrita en la grundo, grimpanta aŭ drivanta sur akvo. La tigoj estas senharaj kaj rondaj, dikaj kaj kavaj kaj ĉe la nodoj elkreskas adventivaj radikoj. La pedunklo longas 3 ĝis 14 cm kaj estas harhavaj. La foliplato estas tre diversa: ĝi povas esti ovforma, lanceta aŭ oblonga kaj la longeco varias inter 3,5 kaj 17 cm, ĝi larĝas inter 0,9 kaj 8,5 cm. Nur tre malofte la foliplato estas fajne harhava, plej ofte ĝi estas senhara. La bazo estas korforma, sagforma aŭ lancoforma. La foliapekso estas ofte pinta. La folirando glata aŭ ondeca.
Floraroj kaj floroj
La floraroj konsistas el unu ĝis tri (malofte kvin) floroj kaj kreskas ĉe 1,5 ĝis 9 cm longaj foliartigoj, kiel bazo estas harhava. La 1,5 ĝis 2 mm longaj brakteoj estas skvamformaj. La pedunkloj estas 1,5 ĝis 5 cm longaj.
La kvin sepaloj estas senharaj kaj preskaŭ samformaj. La eksteraj sepaloj estas maldikaj, ovformaj kaj 7 ĝis 8 mm longaj, la pinto estas obtuza aŭ pinte ĝiba, la rando estas blanka. La tri internaj sepaloj estas ofte ĉirkaŭ 8 mm longaj kaj ovformaj-elipsaj. La funelformaj, senharaj kaj 3,5 ĝis 5 cm grandaj petaloj estas blankaj, rozecaj aŭ violkoloraj, la mezo estas pli malhela.
La stamenoj estas pli grandaj ol la korolo kaj havas malsamajn formojn. La filamentoj estas harhavaj. La pistilo same ne estas pli granda ol la korolo, la karpelo estas konusforma kaj senhara, la stigmo dulaba.
Fruktoj kaj semoj
La lignigita kapsulfruktoj havas diametron de ĉ. 1 cm kaj apenaŭ malfermiĝas. Ĉiu kamero de la kapsulo enhavas nur unu ĝis du semoj. La semoj estas dense kaj grize harhavaj, kelkfoje ankaŭ senharaj. La formo estas oblikve oblonga kaj longas 6 mm kaj larĝas 4 mm.
Aliaj karakterizaĵoj
La kromozomonombro estas 2n = 30. La planto konsistas el 90 % akvo, la seka maso konsistas el je 48 % el karbonhidratoj, je 24 % el proteino kaj je 13 % el cindro.
Remove ads
Disvastiĝo kaj kreskejoj

La akva ipomeo havas tuttropikan disvastiĝon. La origina hejmregiono verŝajne estas Azio. La akvospinaco kreskas en alteco de 0 kaj 1500 m kaj preferas malsekajn kreskejojn apud riveroj, lagetoj, sed ankaŭ en rizkampoj kaj rupejoj kaj en la savanoj.
Sistematiko
Ekzemple ekzistas jenaj kultivaroj:
- cv. 'Big Green Stem' (Da-gu-qing; Ta-Ku-ch'ing)
- cv. 'Big White Stem' (Da-ji-bai; Ta-chi-pai)
- cv. 'Big Yellow Stem' (Da-ji-huang; Ta-chi-huang)
- cv. 'Thin Shell' (Bo-ke; Po-k'o)
- cv. 'Sword-leaved Hollow Vegetable' (Jian-ye-tong-cai; Chien-yeh-t'ung-ts'ai)
- cv. 'Iron-wire Stem' (Tie-xian-geng; T'ieh-hsian-keng)
- cv. 'Slender Hollow Stem' (Xi-tong; Hsi-t'ung)
Sinonimoj estas Convolvulus repens Vahl, Ipomoea repens Roth, Ipomoea reptans Poiret kaj Ipomoea subdentata Miquel.
Uzado

Akva ipomeo estas kultivata en la tuta sudorienta Azio. Oni povas rikolti inter 75 kaj 112,5 tunoj po hektaro. Post la unua rikolto la planto daŭrigas kreskado kaj post tri ĝi ok monatoj ĝi povas esti rikoltata denove.
En Ĉinujo la planto estas tipa kaj ŝatata somera legomo. Tie la planto ankaŭ estas la ĉefa furaĝo por domporkoj.
Remove ads
Referencoj
Literaturo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads


