Stigmo
parto de floro From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La stigmo estas la supra parto de pistilo de la karpelo de floro. Ĝi estas plej ofte humida kaj glua, sed povas esti ankaŭ seka ofte papiloza kaj havas la celon kapti polenojn.[1][2][3]




Nedividita stigmo estas nomata kapa aŭ fadena. Se la stigmo estas dividita aŭ plurdividita, ĝi nomiĝis plurloba (ekzemple ĉe Brasikacoj) aŭ plurfenda (ekzemple ĉe Krokusoj kaj Kampanulacoj). Se la dividado estas ĝis la pistilo, se ĉeestas pluraj stigmoj. Se ne estas stigmo, tiam la stigmo estas sidanta (ekzemple ĉe papavo). Malofte la stigmoj estas kaŝitaj ĉe la fino de la stigmo; tuba, (tubaj stigmoj; Paulownia).[4] La stigmoj povas esti ankaŭ disbranĉitaj, ekzemple ĉe kelkaj Begonioj aŭ plumaj, ekzemple ĉe rizo, kaj funeloformaj, kiel ĉe Crocus sativus.
Se sidas pluraj stigmoj (ofte brile) kunigitaj, oni nomas tion stigmodiskon, ekzemple ĉe papavo aŭ nimfeacoj.
En kelkaj familioj de la lamiacoj ekzistas tuŝsensivaj stigmoj. Ili fermiĝas per tuŝo.[5][6][7]
Malofta formo estas la hiperstigmo de tre malmultaj specioj (ekzemple Tambourissa religiosa). Ĉi tie la polenado ne okazas direkte sur la stigmo, sed sur antaŭe staranta, ŝlima „buŝo“ de la malvastiĝantaj petaloj, kiuj komplete kovras la karpelojn.[8]
- nodoforema stigno kun polenoj de lilio
- nodoforma stigno de Clematis montana wilsonii
- nodoforma stigno de Anemone nemorosa
- ebena stigno de de Anemone nemorosa
- stigna disko de papavo
- stigno de sukeromaizo
- plumhara stigno de rekta aveno
- loba kaj malmola stigno de tulip
- loba stigno de Epilobium hirsutum
- liniforma stigno de legomkukurbo
- diskoforma stigno de la pasifloro
- stigmo ĉe Hibisko
- stigmo ĉe pruno
- liniforma stigno de Crateva religiosa
- plumhara stigmo de printempa luzulo
- lobaj stigmo de oficina taraksako
- plumharaj instigmoj de geumo
- diskoformaj stigmoj de rabarbo
Remove ads
Literaturo
- Werner Rothmaler: Exkursionsflora von Deutschland Gefäßpflanzen. Band 2, 15. Aufl., Volk und Wissen Verlag GmbH, Berlin 1990, ISBN 3-06-012563-5, S. 28.
Eksteraj ligiloj
- Morphologie und Anatomie von Blüten und Blütenständen. Veit M. Dörken Arkivigite je 2017-09-23 per la retarkivo Wayback Machine, auf uni-konstanz.de.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
