Alĝero

ĉefurbo de Alĝerio From Wikipedia, the free encyclopedia

Alĝeromap
Remove ads

Alĝero (arabe مدينة الجزائر, madInat al-ĜazAir) estas la ĉefurbo de Alĝerio situanta en la okcidenta parto de golfo ĉe la Mediteraneo, ĉe la montoj de Sahelo, plilongiĝo de la montaro Atlaso.

Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Provinco ...
Monda heredaĵo de UNESKO
Thumb
Marbordo de Mediteraneo en Alĝero
Thumb
Kasbaho en Alĝero apartenanta al Monda heredaĵo de Unesko
Thumb
Vido al Alĝero
Thumb
Moskeo en Alĝero

Laŭ la stato de 2008 en la urbo vivis 2 364 230 loĝantoj sur areo de 363 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 513 loĝantoj/km². Tial ĝi estas la plej granda urbo.

La urbo estas grava trafikpunkto (vojoj, fervojo, haveno kaj flughaveno), industria urbo (ledo- kaj teksaĵindustrio) kaj kulturcentro kun universitatoj, multaj institutoj, galerioj kaj muzeoj.

Remove ads

Historio

Ĝi estis fondita dum la Antikva Grekio kiel Icosium. Post kiam Alĝero iĝis vasaloŝtato de la Osmanida imperio, la urbo estis la sidejo de la sultana komisiito.

La provoj de eŭropaj potencoj pri okupado de la urbo malsukcesis. En 1541 sendis Karlo la 5-a (1500-1558) siajn trupojn kontraŭ Alĝero. Li same malvenkis kiel Danio en jaro 1770, Hispanio en 1775, Grand-Britio en 1816. En 1830 francaj trupoj okupis la urbon.

Post la okupo, aperis la franca kapitalo kaj fondis tie uzinojn, fabrikojn. Tiu industria ekfloro kreskigis la loĝantaron. Oni establis kvartalojn por la eŭropanoj, kiuj ankaŭ hodiaŭ karakterizas la urbopejzaĝon (2 km longabulvardo en la havena kvartalo).

Dum la dua mondmilito, la urbo apartenis al la francaj teritorioj, kiujn ne okupis Germanio. La urbo funkciis sub registaro de Philippe Pétain (1856-1951). Aŭtune de 1942, usonaj kaj britaj trupoj okupis la landon. Alĝero estis ĝis liberiĝo de Parizo, ĉefurbo de la libera Francio. Ekde 1962, la urbo estas sidejo de la registaro de la sendependa Alĝerio.

La pejzaĝon de la malnova kvartalo donas la Kasbah, fortikaĵo el la 16-a jarcento, la granda moskeo el la 11-a jarcento kaj la moskeo konstruita en 1660 kaj aliaj konstruaĵoj de la franca kolonia epoko (1830-1962).

Remove ads

Kulturo

Ĉaabi estas tradicia muziko de Alĝero, formaligita de El Hadj M'Hamed El Anka.

Vidindaĵoj

Thumb
Haveno en Kasbaho.

Servoj

Famuloj

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads