Alba Iulia

urbo en nuna Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Alba Iulia
Remove ads

Alba Iulia [alba julija] (hungare Gyulafehérvár [djulafehervar], germane WeißenburgKarlsburg) estas urbo en Rumanio en la suda parto de Transilvanio ĉe la kunfluo de la rivero Mureș kaj la rivero Ampoiu. Ĝi estas la ĉefurbo de la Distrikto Alba. Administre apartenas al ĝi: Bărăbanț, Micești, Oarda, Pâclișa.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...
Remove ads
Remove ads

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 11 616 loĝantojn, el kiuj 5 226 hungaroj, 5 170 rumanoj, 792 germanoj, 387 romaoj; en 1992 65 091 loĝantojn. En 2002 el entute 66 406 loĝantoj, 94,5 % estis rumanoj kaj 2,8 % hungaroj.

Historio

Ĝis 1919 Alba Iulia/Gyulafehérvár apartenis al Hungario (Alsó-Fehér). Ĝi estis rezidejo de landestroj de Transilvanio ĝis 1690. Tie rezidas la latina katolika ĉefepiskopejo (nuna ĉefepiskopo: György Jakubinyi). Grava kultura institucio estas la Biblioteko Batthyaneum. En la landestra palaco konstruigita de landestro Gabrielo Bethlen troviĝis ligna baldakeno pentrita ĉirkaŭ 1620 de János Mezőbándi Egerházi. Ĝi pereis. La 1-an de decembro 1918 la rumanoj en granda kunveno proklamis tie la unuigon de Transilvanio kun Rumanio.

Remove ads

Administrado

Renomaj personoj

Fonto

Thumb
Katedralo Sankta Miĥaelo

Ĝemelecoj

Alba Iulia ĝemeliĝis kun jenaj urboj:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads