Albin Rovács
hungara advokato From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Albin Rovács [rovAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Rovács Albin estis hungara advokato, arkivisto.
Albin Rovács[1] naskiĝis la 6-an de septembro 1843 en Komárom, li mortis la 25-an de decembro 1921.
Remove ads
Biografio
Albin Rovács frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Nagyszombat, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Jura Akademio (Pozono). Post la diplomo li estis notario kaj nobela juĝisto en sia naskiĝurbo. Li akiris advokatan licencon en 1869, poste li estis advokato ĝis 1893, pli poste arkivisto en Komárom.
Jam ekde 1862 liaj kontribuoj aperis ekzemple en Vasárnapi Ujság. En la sekva jardeko li estis ankaŭ redaktoro ĉe lokaj gazetoj.
Remove ads
Elektitaj kontribuoj
- A Komáromi vár leszerelése (1901)
- A magyar játékszíni társaság 1790. (1902)
- Komárom kereskedése Nagyszombattal háromszáz évvel ezelőtt (1904)
- Adatok az 1763. nagy földrengésről (1906)
- Komárom (monografio, 1907)
- Komárom pusztulása (1915)
Fontoj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads