Arkivisto
profesiulo kiu taksas, kolektas, organizas, konservas, tenas kontrolon super kaj provizas aliron al informoj determinitaj havi longdaŭran valoron From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Arkivisto aŭ arĥivisto (fakarkivisto ankaŭ estas nomita arkivistikisto aŭ arĥivsciencisto) estas edukita oficisto, kiu laboras en arkivo.

La arkivistoj organizas, konservas la dokumentojn, krome ili ebligas la sciencan esploron, donas informojn kaj verkas studojn. Pli malofte la arkivisto instalas ekspoziciojn kaj faras prelegojn. En la labora arkivo tempo post tempo ili ricevas diversajn novajn, freŝajn dokumentojn. La arkivistoj konservas la dokumentojn post elektado kaj studado. Ofte tiuj dokumentoj trovas novan lokon en la historia arkivo. Foje ili esploras kune kun historiistoj. La nuntempa laboro okazas helpe de komputiloj.
La arkivistoj laboras plej ofte en la ŝtataj arkivoj, sed precipe en la paseo ili laboris ankaŭ en familiaj arkivoj.
Grava branĉo de la arkivoj estas la genealogio, kiu okupiĝas pri la familia historio. Foje tiuj fakarkivistoj studas la blazonojn. La ĝenerala scienco pri arkivoj estas arkiviko.
Remove ads
Kelkaj arkivistoj
Fontoj
- hungare[rompita ligilo]
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
