Alef

la unua litero de semidaj alfabetoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Alef
Remove ads

La Alef, AlifʾĀlp estas la unua litero de de multaj abjadoj (alfabetoj) de ŝemidaj lingvoj, kiaj la ʾĀlp 𐤀 en fenica, ʔālap ܐ en siria, álef א en hebrea, álif ا en araba kaj ʔälf አ en etiopa.

Thumb
La alif en izola formo.

La álef estas en Unicode kiel U+05D0 א hebrea litero alef.

En fonetiko álef dekomence reprezentis la sonon /ʔ/. En moderna israela hebrea tiu sono ne prononcatas, spite ke foje la litero ain (ע) estas prononcata kiel /ʔ/, por ekzemplo en la nomo de la kanto מָעוֹז צוּר (Māʕōz Sˤūr ĝi anstataŭatas per Maʔoz Cur).

Origine en fenica tiu sono /ʔ/ estis, sed en novpunika tiu fonemo ĉesis prononciĝi kaj tiu litero uzatis kiel legohelpilo por indiki ajnan vokalon, ĉefe [o] kaj [a].[1]

En araba alfabeto tiu litero nomiĝas اﻷلف [al'ʔalif] tio estas Álif. Ĝi estas la unua litero de la araba alfabeto (kaj unua kaj kun valoro de 1 en la ordo abjada). Estas luna litero. Ĝi devenas, tra la alfabetoj nabatea kaj aramea, de la fenica litero ʾalp.[2]

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads