Alfredo Catalani
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Alfredo Catalani (19a de junio 1854 – 7a de aŭgusto 1893) estis itala komponisto de operoj. Li estis plej bone rememorita pro siaj operoj Loreley (1890) kaj La Wally (1892). La Wally estis komponita laŭ libreto de Luigi Illica, kaj aperigas la plej faman arion de Catalani nome "Ebben? Ne andrò lontana." Tiu ario, kantita de usona soprano Wilhelmenia Fernandez, estis ĉe la kerno de la kulta filmo de Jean-Jacques Beineix de 1981[1][2] nome Diva. Aliaj operoj de Catalani estis malpli sukcesaj, parte pro ties baziĝo sur pli malbonkvalitaj libretoj.
Remove ads
Operoj
- La falce ("La rikoltilo"), Milano, 19a de julio 1875
- Elda, Torino, 31a de januaro 1880 (reviziita kiel Loreley)
- Dejanice, Milano, 17a de marto 1883
- Edmea, Milano, 27a de februaro 1886
- Loreley, Torino, 16a de februaro 1890
- La Wally, Milano, 20a de januaro 1892
Simfoniaj verkoj
- Sinfonia a piena orchestra ("Simfonio por Plena Orkestro"), 1872
- Il Mattino, sinfonia romantica ("Mateno, Romantika Simfonio"), 1874
- Ero e Leandro, poema sinfonico ("Hero kaj Leandro, simfonia poemo), Milano, 9a de Majo 1885
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads