Alakanto
municipo de la Valencia Komunumo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Alakanto (aŭ Alikanto): en la kataluna lingvo (valencia) Alacant, en la hispana Alicante, estas urbo en Valencilando (Valencia Komunumo) de Hispanio.

Ĝi havas iom pli ol 334 000 loĝantojn, sed la nombro obliĝas en somero, estante tre grava turismejo.
Bonan panoramon de la urbo eblas rigardi el la Kastelo de Santa Bàrbara, malnova defendejo de la urbo.
La festoj plej konataj estas la Fajrofestoj dum la nokto de Sankta Johano (la 24an de Junio).
Alakanto estas ankaŭ la nomo de provinco, laŭ la administra divido de Hispanio. Vidu Alikanto (provinco).
Remove ads
Klimato
La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 335 mm. La averaĝa ĉiujara sunumado estas 3000 horoj. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 18 °C.
Vidindaĵoj
- Arkeologia Muzeo de Alakanto
- La Muzeo d'Arto Nuntempada de Alakanto (MANA)
Servoj
Okazoj
- Hogueras de San Juan (Fajroj de Alakanto)
Esperanta vivo
En 2002 okazis tie ĉi la Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Vidu ankaŭ
- Alicante Terminal (stacidomo)
- Sant Gabriel (stacidomo)
- Universidad de Alicante (stacidomo)
- Herkulo de Alikanto Futbalklubo
- Tramtransporto en Alakanto
- Proksimaĵoj Murcio-Alakanto

Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads