Allegro (trajno)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Allegro aŭ Sm6 estis grandrapida trajno kun kliniĝa ĉasio, kiu regule la 12-a de decembro 2010 ĝis la 27-a de marto 2022 servis inter Helsinko ĝis Sankt-Peterburgo. Karelian Trains Oy la komuna firmao de la Finnaj Fervojoj (finne VR-yhtymä) kaj la Rusaj Fervojoj (ruse Российские железные дороги) posedis kvar trajnojn. La fabrikanto de la trajno estis Alstom.
Sm6 similis Sm3 trajnon sed reprezentis pli novan generacion.
Ĉar la elektraj fortoj por trajnoj malsimilas en Finnlando kaj en Rusio, Sm6 havis du kurentajn sistemojn kaj sistemojn kiuj kontrolis veturadon laŭ ambaŭ landoj.
La trajno havis sep vagonojn: unu kupeon por unua klaso, kvin duaklaskupeojn kaj restoracivagonon. La trajno havis ankaŭ okupon por konduktoroj kaj propran kupeon por landlimaj aŭtoritatuloj.
La traklarĝo de Allegro, 1522 mm estis iomete pli mallarĝa ol en Finnlando (1524 mm) kaj iomete pli larĝa ol en Rusio (1520 mm). La plej granda rapideco de la trajno estis 220 km/h.
La trajno komencis sian trafikadon laŭ la horaro je la 12-a de decembro 2010. Ĝi kompensis du malnovajn trajnojn; Sibelius kaj Repin kiuj antaŭe veturis de Helsinko ĝis Sankt-Peterburgo.
La Allegro-trafiko inter Helsinko kaj Sankt-Peterburgo estis ĉesigita en marto de 2022, post la komenco de la Rusa-Ukraina milito, kaj la trajnoj restis neuzataj. En novembro 2023 la Allegroj transiris plene en posedon de la Finna Fervoja Kompanio, kiu planas utiligi ilin por enlanda trafiko ekde 2025. Antaŭ tio la trajnoj bezonas prizorgadon kaj riparojn post la longa neuzateco.[1]
Remove ads
Bazaj informoj
- Nomo: Sm6 (Allegro)
- Tipo: Elektra motortrajno
- Fabrikisto: Alstom
- Produktejo: Italio
- Modelo: Pendolino
- Kvanto de trajnoj: 4
- Kvanto de kupeoj: 7
- Longeco: 184,8 m
- Traklarĝo: 1522 mm
- Pordoj: 12 + 12
- Kapacito: 337 + 2 por handikapuloj + 38 en restoracio
- Maksimuma rapideco: 220 km/h
- Povumo: 5500 kW
- Fervoja operatoro: Karelian Trains (finnaj fervojoj: VR-yhtymä kaj Rusaj Fervojoj: Российские железные дороги)
- Vojplano: Helsinko – Sankt-Peterburgo
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads