Almato

eksa ĉefurbo de Kazaĥio From Wikipedia, the free encyclopedia

Almatomap
Remove ads

Almato (kazaĥe Алматы, Almaty, rusa formo Алма-Ата Alma-Ata) estas industria urbo, la plej granda en Kazaĥio, eksa ĉefurbo de la respubliko. Ĝi situas en sud-oriento de la lando. Almato estis fondita en 1854 kiel rusa fortikaĵo sur la loko de kazaĥa vilaĝo Almati. Ĝi enhavas proksime 1 420 000 loĝantojn (en 2010).

Thumb
Rapidaj faktoj urbo • plej granda urbo • city of republican significance • ŝtata eksĉefurbo, Ĝemelurboj ...

Ekde 1927 ĝi estis ĉefurbo de Kazaĥio, dekomence de Kazaĥia Soveta Respubliko, poste - de sendependa Kazaĥio, ĝis 1998. La nova ĉefurbo iĝis Astana (eksa Akmolinsk/Celinograd), kaj Almato nun neoficiale estas nomata “la suda ĉefurbo”. Ĝi restas tre grava komerca kaj kultura centro kaj estas konsiderata unu el la plej komfortaj urboj de eks-Sovetunio. Ĝi estas konata ankaŭ ekster Kazaĥio kiel tre verda urbo, kies multaj stratoj aspektas kiel verdaj tuneloj inter la grandaj arboj. El la urbo estas bela panoramo de la montoj, kiuj ĉenas sude de la urbo.

Remove ads

Nomo

Tuj post la fondiĝo la urbo (tiam nur fortikaĵo) estis nomata Vernij (Верный, “Fidela” en la rusa).

La nuna nomo de la urbo — Almati — estas tradicie misinterpretata kiel “Patro de pomoj”, kvankam tio estas nur laŭvorta traduko de la rusa versio de la nomo - Alma-Ata (ata signifas “patro” en la kazaĥa lingvo). Tamen Almaty vere devenas de la vorto alma “pomo”, do la nomo de la urbo havas rilaton al pomoj kaj povas esti tradukata kiel “Pomeca”, “Pomriĉa” aŭ simile.

Remove ads

Transporto

En Almato estas uzata vasta reto de trolebusaj kaj busaj itineroj. La trama reto signife malkreskis (restas nur du funkciantaj itineroj). Por la jaro 2008 estas planata funkciigo de la unuaj 8 stacioj de Metroo de Almato.

Vidindaĵoj

La banloko Arasan estas la plej granda kaj plej bona kuracloko en Centra Azio. La komplekso okupas tutan areon en la centro de la urbo kaj estas kombinaĵo de rusa kaj turka arkitekturo[1].

Servoj

Ĝemelurboj

Almato ĝemeliĝis kun jenaj urboj:

Konataj urbanoj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads