Amfibrako

metrika piedo, konsistanta el longa (aŭ akcenta) silabo inter du mallongaj (aŭ senakcentaj) silaboj From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Amfibrako (de malnova greka, "ambaŭflanke mallonga") estas trisilaba versero, konsistanta el unu longa aŭ akcenta silabo inter du mallongaj aŭ senakcentaj silaboj. Oni kutime notas ĝin per ∪—∪. Ekzemploj: "doloro" (unu amfibrako), "Tra densa | mallumo | briletas | la celo" (kvar amfibrakoj).

Famaj ekzemploj

Seriozaj "movadaj" poemoj de Zamenhof ofte estis amfibrakaj, ekz-e kaj La Vojo kaj la Preĝo sub la Verda Standardo konsistas el po kvin ok-versaj strofoj alternantaj kvaramfibrakajn kaj triamfibrakajn versojn laŭ la skemo 4-3-4-3 4-4-4-3.

Vidu ankaŭ

Literaturo

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads