Amonia karbonato

kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia

Amonia karbonato
Remove ads

Diamonia trioksokarbonato[4](NH4)2CO3 estas kemia substanco rezultanta el la reakcio inter la amonia hidroksido kaj la karbonata acido. Kiam varmigita, ĝi facile malkomponiĝas kiel amoniako kaj karbona duoksido, kaj uzatas kiel fermentigagento kaj ankaŭ kiel flarsalo okaze de konsciencoperdo. Ĝi estas konata kiel bakista amoniako kaj estas antaŭanto de la plej modernaj fermentigaj agentoj samkiel natria karbonato kaj natria bikarbonato.

Amonia karbonato
Thumb
Thumb
Thumb
Alternativa(j) nomo(j)
Salo de Hartshorn[1]
Bakeja fermento
Ammoniæ carbonas[2]
  • Volatila salo
Kemia formulo
(NH4)2CO3
CAS-numero-kodo506-87-6
ChemSpider kodo10048
PubChem-kodo10480
Fizikaj proprecoj
AspektoBlanka pulvoro
kun amoniakodoro
Molmaso96.09 g mol−1
SmilesO=C(O)O.N.N
Denseco1.50 g/cm3 (likva)
Fandopunkto58 °C (136 ; 331 K)
BolpunktoMalkomponiĝas
Solvebleco:AkvoTute solvebla,
malkomponiĝas
en varma akvo
Mortiga dozo (LD50)1975 mg/Kg (muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
RiskoR22 R36
SekurecoS24 S25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
Thumb
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH302
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP101, P102, P103, P264, P270, P301, P310, P301+312, P330, P353[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)
Remove ads

Proprecoj

Ĝi ne estas facile preparebla en ties pura formo. Komercaj produktoj ĝenerale estas miksaĵo da "amonia karbamato" kaj "amonia bikarbonato". Tamen, la plej ordinara maniero estas per kontakto de la karbona duoksido en amoniaka solvaĵo. Ĉirkaŭ 7 mil tunoj/jare estis produktitaj ĝis 1997. Amonia karbonato estas neakordigebla kun acidoj, kiuj malkomponas ĝin, estigante amoniajn salojn kaj liberigante karbonan duoksidon. Ĝi precipitas la karbonaton aŭ la hidroksidon de plejmulto el la metaloj kaj la nesolveblaj alkaloj el la solvaĵoj kun ties saloj.

Amonia karbonato larĝe malkomponiĝas kiam dissolvita en akvo; ĝiaj solvaĵoj estas iritaj al la mukozaj membranoj dum liberigo de amonio. Per inhalado ĝi uzatas en solvaĵoj kiel stimulilo en kazoj de sinkopo, spirmanko kaj kiel likviga ekspektorigilo en kazoj de bronkito.

Remove ads

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads