Andechs

komunumo en Bavario, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Andechs
Remove ads

Andechs [ANdeks] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Starnberg kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario, borde de la lago Ammersee. La komunumo kaj la okcidente najbara lago situas sudokcidente de la bavara ĉefurbo Munkeno. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 8009 loĝantojn.

Thumb
Rapidaj faktoj neurba komunumo de Germanio, Ĝemelurboj Kamnik vd ...

Ĝi famas pro la monaĥejo de la benediktanoj, kiu en la mezepoko estis signifa pilgrimloko kaj ankoraŭ nun altiras multajn turistojn pro siaj bongustaj manĝaĵoj kaj bieroj kaj pro la rokoka preĝejo. La monaĥejo estis fondita en 1505.

La muzikaj festludoj Orff en Andechs, estas mondvaste la plej gravaj koncertoj de la verkoj de Carl Orff. Je sia deziro Carl Orff estis entombigita en la monaĥeja preĝejo de Andechs.

Remove ads

Famuloj ligitaj kun la urbo

Eksteraj ligiloj

Pri la monaĥejo:

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads