Andries Hoogerwerf

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Andries HOOGERWERF (29a de Aŭgusto 1906 – 5a de Februaro 1977) estis nederlanda atleto, natursciencisto, ornitologo kaj konservisto, kiu pasigis multon de sia labora vivo en Nederlanda Hindio kaj Nederlanda Nov-Gvineo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...

Hoogerwerf konkurencis en la Somera Olimpiko 1928 en Amsterdamo, sed lia teamo malsukcesis.

Thumb
La nun formortinta Java tigro fotita de Andries Hoogerwerf en 1938

En 1931 Hoogerwerf translokiĝis al Javo en Nederlanda Hindio (nun Indonezio), kie li laboris en la Bogoraj Botanikaj Ĝardenoj. Li iĝis funkciulo por protektado de la naturrezervejoj en 1935, ĉefe rilate al la Nacia Parko Ujung Kulon, la unua en Indonezio, kaj al la konservado de la Java rinocero.

Li estis rememorata en la nomoj de la rato de Hoogerwerf (Rattus hoogerwerfi) kaj de la Hogerverfa fazano (Lophura hoogerwerfi).

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads