Javo

insulo en Indonezio From Wikipedia, the free encyclopedia

Javo
Remove ads

Javo (indonezie Jawa, [ĝava]) estas la ĉefa insulo de Indonezio. Ĝi havas areon de 132 000 km² kaj 114 milionojn da loĝantoj, kaj estas unu el la plej dense loĝataj insuloj de Indonezio, kun 864 homoj por km² kaj la 13a plej granda insulo en la mondo. Sur Javo estas la indonezia ĉefurbo Ĝakarto.

Ĉi tiu artikolo temas pri insulo. Por lingvo rigardu la paĝon Java lingvo. Por programlingvo legu la artikolon Java (programlingvo). Por reta programlingvo disponeblas la paĝo JavaScript. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Java (apartigilo).
Eble vi serĉas Jawa.
Thumb
Rapidaj faktoj insulo ...
Thumb
Mapeto de Sumatro, Javo kaj Borneo
Remove ads

Priskribo

Javo apartenas al la Sundaj Insuloj kaj troviĝas en insula ĉeno kun Sumatro nordokcidente kaj Balio oriente. Nordoriente estas Borneo (Kalimantan). Sude estas la Kristnaska Insulo (administrata de Aŭstralio).

Administre Javo dividiĝas en kvar provincojn:

  • Jawa Barat (Okcidenta Javo)
  • Jawa Tengah (Centra Javo)
  • Jawa Timur (Orienta Javo)
  • Yogyakarta [jogjakarta], aŭtonoma princlando

La ĉefurbo Ĝakarto ne apartenas al iu provinco, sed estas administrata de la registaro.

Biogeografie Javo troviĝas en la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), en speciala biogeografia regiono nomata Sunda Lando.

Semeru aŭ Monto Semeru (indonezie: Gunung Semeru) estas aktiva vulkano en Orienta Javo. La nomo "Semeru" devenas de aŭ Monto Meruo, sankta monto en religioj kiel Hinduismo, aŭ Sumeru, la loĝejo de dioj. Kun alteco de 3 676 metrojn super marnivelo, Monto Semeru havas la plej superan montpinton en la insulo Javo.

Remove ads

Historio

Laŭlonge de la tempopaso multaj kulturoj kaj regnoj disvastiĝis sur la insulo ekzemple la Sultanlando Demak sur la norda marbordo kaj la Sultanlando Bantam en okcidenta Javo kaj suda Sumatro.

Loĝantaro

Kun proksimume 100 milionoj da personoj, la Javanoj formas la plej grandan etnan grupon en Indonezio. Ili loĝas ĉefe en la centraj ĝis orientaj partoj de la insulo.

Javo kaj Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Jen kiel oni montras la insulon Javon:

Poste vojaĝas suden al la insulo Javana,
Borobuduron vidas, kun sepnivela teraso,
dense skulptitajn ŝtupojn al la stupao precipa
majeste leviĝantajn ĝis obelisko severa.[1]
Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads