Angiloformaj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Angiloformaj estas malgranda ordo de aktinopterigaj fiŝoj, kiu konsistas el ok subordoj, 20 familioj, 164 genroj, kaj ĉirkaŭ 1000 specioj. Angiloj faras konsiderindan disvolviĝon el la frua larva stadio al la fina plenkreska stadio, kaj plejparte estas predantoj. La plejparto loĝas en la maro, sed iuj specioj estas katadromaj aŭ dolĉakvaj.
La termino "angilo" estas uzata ankaŭ por kelkaj aliaj angil-formaj fiŝoj, kiel la elektrangiloj (genro Electrophorus), ŝpinilangiloj (familio Mastacembeledoj, Mastacembelidae), kaj marprofundaj ŝpinilangiloj (familio Notakantedoj, Notacanthidae). Tiuj aliaj kladoj, tamen, evoluigis siajn angilecajn formojn sendepende de la veraj angiloj.
Remove ads
Sistematiko
La plej fruaj fosiliaj angiloformaj estas konataj el la Malfrua Kretaceo (specife la Cenomanio) de Libano. Tiuj praaj specioj konservas primitivajn trajtojn kiel ventrajn naĝilojn kaj tial verŝajne ne estas proksimaj parencoj de modernaj taksonoj. Korpaj fosilioj de modernecaj individuoj aperas en la Eoceno. Tamen otolitoj apartenantaj al pluvivantaj familioj kaj eĉ kelkaj pluvivantaj genroj estas elfositaj el la Kampania kaj Mastriĥta, kio indikas iom da disdiversiĝo inter la pluvivantaj grupoj antaŭ la Kretace-Paleogena formorto. Filogenetikaj taksoj de la disiĝa tempo apogas la saman konkludon. Unu otolita taksono, la ŝlimloĝa Pythonichthys arkansasensis, ŝajne abundis en la sekvaĵo de la formorto.[1][2][3]
Vivantaj taksonoj
Taksonomio laŭ Nelson, Grande kaj Wilson 2016.[4]
- Subordo Protanguilloidei
- Familio Protanguillidae
- Subordo Synaphobranchoidei
- Familio Synaphobranchidae
- Subordo Muraenoidei
- Familio Heterenchelyidae
- Familio Myrocongridae
- Familio Muraenidae (murenoj)
- Subordo Chlopsoidei
- Familio Chlopsidae
- Subordo Congroidei
- Familio Colocongridae
- Familio Congridae (kongroj kaj parencoj)
- Familio Derichthyidae
- Familio Muraenesocidae
- Familio Nettastomatidae
- Familio Ophichthidae
- Subordo Moringuoidei
- Familio Moringuidae
- Subordo Saccopharyngoidei
- Familio Eurypharyngidae
- Familio Saccopharyngidae
- Familio Monognathidae
- Familio Cyematidae
- Subordo Anguilloidei
- Familio Anguillidae (angiloj)
- Familio Nemichthyidae
- Familio Serrivomeridae
- Kaupichthys brachychirus, (Chlopsidae)
- Coloconger raniceps, (Colocongridae)
- Kongro (Congridae)
- Moringua bicolor, (Moringuidae)
- Muraenesox cinereus (Muraenesocidae)
- Echidna nebulosa, (Muraenidae)
- Nemichthyidae
- Venefica tentaculata (Nettastomatidae)
- Myrichthys ocellatus (Ophichthidae)
- Serrivomer sp. (Serrivomeridae)
- A Synaphobranchidae
En iuj klasifikoj la subordo Saccopharyngoidei estas traktata kiel aparta ordo Saccopharyngiformes.
Filogenio
Filogenio laŭ Johnson et al. 2012.[5]
Anguilliformes |
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Formortintaj taksonoj


Laŭ Paleobiology Database:[6][7]
- Genro †Bolcanguilla
- Genro †Hayenchelys
- Genro †Luenchelys
- Genro †Mylomyrus
- Genro †Parechelus
- Familio †Anguillavidae
- Familio †Anguilloididae
- Familio †Libanechelyidae
- Familio †Milananguillidae
- Familio †Paranguillidae
- Familio †Patavichthyidae
- Familio †Proteomyridae
- Familio †Urenchelyidae
Remove ads
Rilato kun homoj
Grandaj nombroj da angiloformaj fiŝoj estas mortigataj kaj manĝataj de homoj en Japanujo, Ĉinujo, nordorienta Barato, Eŭropo, kaj Usono. Pli ol 70% de la angiloformaj kaptataj en la mondo estas konsumataj en Japanujo.[8] La eŭropa angilo estas draste endanĝera pro amasa konsumado en Eŭropo. Foje angiloformaj, precipe murenoj, ankaŭ estas kaptataj por tenado en akvarioj.
Turistoj ofte ŝatas vidi murenojn.[9] En iuj lokoj oni manĝigas murenojn mane, kio kutimigas ilin naĝi pli proksime al turistoj ol nature; la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de tiu praktiko estas disputataj.[10]
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads