Angkor

From Wikipedia, the free encyclopedia

Angkor
Remove ads

Angkor (ebla esperantigo: Ankoro) estas la nomo de regiono proksima al la urbo Siem Reap en Kamboĝo. Tiu regiono konsistigis de la 9-a ĝis 15-a jc centron de la historia kmer-reĝlando Kambuja. Laŭvorte kmere Angkor (de sanskrite Nagara) signifas urbo. Hodiaŭ signifas "Angkor" areon de la iama ĉefurbo de Kambuja-reĝlando (el la vorto Kambuja devenas la hodiaŭa nomo de la lando (Kampuchea)).

Monda heredaĵo de UNESKO
Thumb
Rapidaj faktoj Estas, Koordinatoj ...
Thumb
Templo Bayon, en Angkor.
Thumb
Mapo de la regiono Angkor.

Angkor mondfamiĝis pro la videblaj produktoj de kmera konstruarto en formo de unika templaro – el kiuj plej fama estas Angkor Wat (Ankor vat), la plej granda templaro de la mondo. Oni konstruis sur tuta areo de pli ol 200 km² kelkajn najbare starantajn ĉefurbojn kaj en la centro grandan ĉeftemplon. Ĝis 2005, oni malkovris pli ol 1000 templojn kaj sanktejojn diversgrandajn. En Angkor vivis en la florada tempo de la historia reĝlando ĉ. 1 miliono da homoj.

Remove ads

Historio

Vidu ankaŭ: Historio de Kamboĝo

La historio de Angkor kiel centra setleja areo de la historia Kambuja estas ankaŭ la historio de Kamboĝo de la 9-a ĝis la 15-a jarcento.

Post la florada tempo, vivis tie sporade kmeroj uzis daŭre la templojn ĝis meze de la 17-a jc, sed ankaŭ pli poste la tie setliĝintaj kamparanoj. La re-malkovro, mondfamigo de la areo estas dankebla al franca esploristo Henri Mouhot.

Remove ads

Templaro

Jen kelkaj el la plej gravaj temploj kaj konstruaĵoj:

  • Angkor Thom
  • Angkor Wat
  • Bayon
  • Bakong
  • Baksei Chamkrong
  • Banteay Kdei
  • Banteay Samre
  • Banteay Srei
  • Baphuon
  • Chau Say Tevoda
  • Krol Ko
  • Lolei
  • Neak Pean
  • orienta Mebon kaj orienta Baray
  • Phimeanakas
  • Phnom Bakheng
  • Phnom Krom
  • Prasat Kravan
  • Pre Rup
  • Preah Khan
  • Preah Ko
  • Spean Thma
  • Srah Srang
  • Ta Prohm
  • Ta Som
  • Ta Keo
  • Thommanon
  • okcidenta Mebon kaj okcidenta Baray

Vort-klarigoj

  • Angkor (kmere): urbo;
  • Banteay (kmere): citadelo,
  • Baray (kmere): akvorezervejo; ne fosita, sed per digoj kreita
  • Phnom (kmere): Monteto
  • Prasat (kmere): Turo (de templo);
  • Preah (kmere): sankta; el la sanskrita lingvo: brah
  • Siem Reap (kmere): egalas Malvenko de Siamoj; celas baatlon en la 18-a jc.
  • Srah (kmere): akvorezervejo, elfosita, pli malgranda ol Baray
  • Srei (kmere): virino/j
  • Thom (kmere): grava, elstara
  • Varman (kmere): brusta kiraso
  • Wat (kmere, taje): (budha) templo, el la sanksrita: Vatthu

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads