Animala kognaro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Animala kognaro
Remove ads

La studo de la animala kognaroanimala kognokapablo estas fako kiu okupiĝas pri la mensaj kapabloj de la nehomaj animaloj. Li studas la procezojn pere de kiuj animalo ricevas informon el sia medio tra siaj sensoj kaj ĝi procezas ĝin. Ĝi disvolviĝis el la kompar-psikologio, sed kun grandaj influoj de la etologio, la kondutekologio kaj la evolua psikologio. La alternativa nomo de kogn-etologio estas uzita foje kiel nova formulado de tio kio estas konata kiel animala inteligento.[1]

Thumb
Ĉimpanzo uzas ilojn por ĉerpi termitojn el siaj nestoj

La esplorado en animala kognaro realiĝas ĉefe ĉe mamuloj, speciale primatoj, cetacoj kaj elefantoj, same kiel hundoj, katoj, lavursoj kaj roduloj. En la lastaj jardekoj, tamen, pliiĝis konsiderinde la studoj pri birdoj (papagoj, korvedoj kaj kolomboj). Estas amikemaj polemikoj pro la sana rivaleco inter primatologoj kaj ornitologoj rilate al la mensaj kapabloj de iliaj studobjektoj.[2][3] Oni esploras ankaŭ pri reptilioj (lacertoj, serpentoj), kaj fiŝoj, eĉ pri senvertebruloj (cefalopodoj, araneoj kaj insektoj).[1]

Remove ads

Historio

Jam en la antikveco, la pensuloj ne interkonsentis pri la mensaj kapabloj de la animaloj. Aristotelo, sen malakcepti la biologian naturon kiun la homo havas komune kun la animaloj, diris, ke nur la homo estas racia, kio montriĝas per ties parolkapablo, kio ebligas esprimi sin pri ĉio ajn.[4] Descartes asertis, ke la nura diferenco inter la maŝinoj kaj la animaloj estas la komplekseco de la mekanismoj.[5] Tio estas, la animaloj estis laŭ li, ĉar ili ne havas animon, tio kio nuntempe estus nomitaj robotoj. Ne ĉiuj filozofoj samopiniis. Voltero opiniis, ke la animaloj havas ideojn, memoron kaj inteligenton. Laŭ li, se la animaloj estus simplaj maŝinoj, tio estus kroma tialo por pensi, ke ankaŭ la homo estas tio.

Remove ads

Referencoj

Fonto

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads