Animzorganto

Persono dediĉita al pastoreco en religia, precipe kristana, kunteksto From Wikipedia, the free encyclopedia

Animzorganto
Remove ads

Spirita prizorgantospirita administranto (latine in spiritualibus) de paroĥo estas pastro al kiu oni (kristaneklezie temas pri la dioceza episkopo) konfidis la spiritan administradon de la koncerna paroĥo.

Thumb
germana poŝtmarko de 1998 por honori la laboregon de telefonaj animzorgantoj helpantaj homojn dum krizoj

Ĝi povas esti:

  • parokestro (aŭ dekano (d:Q4958876), arkipreposto (d:Q4785823) aŭ preposto)
  • paroĥa administranto (d:Q358832) (se tiu ne estas bazita en la paroĥo, tiu estas ekskurenda administranto). En kristana kunteksto, la animzorganto ekzercas kristanan zorgon pri spiritaj bezonoj kaj aspiroj de aliaj homoj. Kvankam la vorto ne troviĝas rekte en la Biblio, oni multe parolas pri helpo al kunhomoj, kiuj luktas kun defioj en ilia vivoj, kaj montras zorgon por la animo (emocia bonstato aŭ eĉ la bonfaro) de la kreduloj.

Pli vastasence pri ia religia vivo, la animzorganto[1] estas homo de religio kiu provizas pastrecan zorgon tra la religia aspekto de la vivo sed ĉefe je vivkrizoj kiel naskiĝo, enhospitaligo, morto. Tio funkcio povas esti farita plentempe fare de speciale komisiitaj oficialuloj kiuj kutime ricevas specifan trejnadon kaj preskribon aŭ konsekron, sed ĝi ankaŭ povas esti farita fare de membroj de religiaj komunumoj sen propra komisiono. La tasko de pastro inkluzivas spiritan gvidadon kaj subtenon por homoj, precipe en krizoj de la vivo, religia instruado kaj gvidado aŭ helpado por organizi diservojn. Por publikaj oficistoj, la taskoj ankaŭ inkluzivas ĉefecon, administradon kaj kontrolan funkcion kun totala respondeco [2].

Bonkonata spirita gvidanto estas Billy Graham, kiu estis la spirita gvidanto de longa vico de usonaj prezidantoj. Prizorganto kutime laboras kiel psikologo, pastrokuracisto trejniĝinte pri psikologio kaj teologio.

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads