Anke Besser-Güth

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Anke BESSER-GÜTH (naskiĝinta la 16-an de decembro 1940 en Erfurto, mortinta la 23-an de februaro 2019 en Waren)[1][2] estis germana skulptistino, ceramikistino kaj pentristino. Per siaj artaĵoj ŝi ankaŭ plenumis politikajn postulojn de GDR.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Vivo

Post frekvento de Humboldt-lernejo (Erfurto) kaj trejniĝo ŝtonskulptista ŝi studis inter 1960 kaj 1966 skulptajn artojn en Dresdeno ĉe Walter Arnold. De tiam ŝi laboris liberprofesie. Dumstudenttempe ŝi ekkonis la postan edzon Siegfried Besser kiun ŝi sekvis Erfurton. Erfurte ŝi engaĝiĝis je Unuiĝo de farantoj de vidaj artoj en GDR (VBK) kie ŝi estris inter 1970 kaj 1983 la skulptadan sekcion.

Kun la edzo ŝi konceptis la monumenton pri la historio de la germana laborista movado ĉe Memorigloko Ora Leono en Eisenach. Aliaj publikspacaj laboraĵoj de ŝi admireblas en Erfurto, Vajmaro, Gera, Nordhausen, Eisenach, Röbel (Müritz) kaj Waren.

Besser-Güth ja devis akcepti la neniigon de artaĵoj post Turniĝo pro malkonstruoj aŭ alifunkciigoj en Erfurto: de reliefo 7,5 metrojn longa ĉe la ŝufara popolproprieta entrepreno VEB Schuhkombinat, de kvin rondaj ceramikreliefoj ĉe Akademio medicina kaj de ok reliefoj ĉe la gastejo An der alten Stadtmauer.[3]

En 1996 Anke Besser-Güth iris kun Besser al Moltzow kie ŝi kontinuigis artistan laboradon.[4]

Remove ads

Verkoj (elekto)

ceramikaj

Thumb
laboristmovada monumento je Eisenach
  • 1980 Knut, terakoto
  • 2002 Sphinx, terakoto
  • 2005 Eitler Gockel, terakoto

skulptaĵoj kaj reliefoj

Remove ads

Ekspozicioj (elekto)

Thumb
reliefoj pri erfurta urbohistorio
  • 1970, 1972: unuopaj elmontradoj je Erfurto
  • 1972, 1977, 1982: Kunstausstellung der DDR (naciaj orientgermanaj artekspozicioj)
  • 1969, 1972, 1975, 1979, 1984: Artekspozicioj de la Distrikto Erfurto
  • 1973: Plastik und Blumen, Berlino
  • 1977: Kunst und Sport, Lepsiko
  • 1981: Das Urteil des Paris in der DDR-Kunst, Gotao

Honoroj

  • 1974: Johannes-R.-Becher-medalo (bronza)
  • 1975: Kulturpreis der Stadt Erfurt (kulturpremio de la urbo erfurta)

Eksteraj ligiloj

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads