Anne Hidalgo

Franca politikisto, urbestro de Parizo From Wikipedia, the free encyclopedia

Anne Hidalgo
Remove ads

Anne HIDALGO (naskiĝinta la  19-an de junio 1959 (nun 1959-06-19) en San Fernando en Hispanio) estas franca politikistino. Ŝi estas membro de la socialisma partio de 1994.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Politikistino. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Hidalgo (apartigilo).
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Thumb
Anne Hidalgo en 2010 en Parizo, okaze de la lanĉo de la defilo de la Ĉina novjara festo, sur la placo de la urbodomo en Parizo.

Eksa nacia sekretariino de la partio pri kulturo kaj amasinformiloj, post komisio pri profesia klerigo. Unua vicurbestro de Bertrand Delanoë de marto 2001, ŝia listo gajnis la municipajn balotojn de marto 2014 kaj ŝi fariĝis en la 5-a de aprilo 2014 la unua virino urbestro de Parizo.

Remove ads

Biografio

Origino kaj privata vivo

Naskita de hispanaj enmigrintoj, kiuj ekloĝis en 1961 en Liono kun siaj du filinoj, Anne Hidalgo kreskis en Vaise, kvartalo de Liono. Ŝiaj gepatroj reiris al Hispanio dum ŝia pli aĝa fratino, Maria, regas entreprenon en Los Angeles, en Kalifornio. Naskita Ana Hidalgo, ŝi akiris la francan naciecon kun siaj gepatroj la 25-an de julio 1973, kaj havas duoblan naciecon de 2003[1].

De junio 2004, ŝi estas edzino de Jean-Marc Germain, eksa estro de asistantaro de Martine Aubry kaj deputito de Hauts-de-Seine de 2012. Ili kune havas unu infanon kaj ŝi estas patrino ankaŭ de du infanoj de antaŭa geedziĝo.

En la ministeriaj asistantaroj de registaro Jospin

Inter 1997 kaj 2002, Anne Hidalgo laboris en tri ministeriaj asistantaroj en la registaro Jospin, unue en la asistantaro de Martine Aubry, ministro pri dungado kaj solidareco kiel konsilisto, poste ĉe Nicole Péry, subministro pri virinaj rajtoj kaj profesia klerigo, de 1998 ĝis 2000, kiel teknika konsilisto, poste konsilisto en la asistantaro, partoprenanta aparte pri la preparo de leĝoj pri pareco kaj profesia egaleco inter virinoj kaj viroj. De novembro 2000 ĝis majo 2002, ŝi estis teknika konsilisto poste komisiita pri sociaj rilatoj kaj ŝtatoficistara statuto en la asistantaro de Marylise Lebranchu, ministro pri justico.

2008-2014 : Unua vicurbestro de Parizo, komisiita pri urboplanado kaj arkitekturo

Post la municipaj balotoj de 2008, Anne Hidalgo restis la unua adjunkto de la urbestro de Parizo, Bertrand Delanoë. Ŝi estis komisiita pri urboplanado kaj arkitekturo[2] kaj prezidis la administran konsilion de Atelier parisien d'urbanisme[3].

Regionaj balotoj de 2010

Thumb
Anne Hidalgo en amaskunveno de la kampanjo por la francaj regionaj balotoj de 2010 de la socialisma partio en la vintra cirko de Parizo.

Municipaj balotoj de 2014

La 30-an de marto 2014, en la dua vico de la municipaj balotoj, la listoj, kiujn ŝi kondukis, arigis majoritaton en la Konsilio de Parizo[4]. La 5-an de aprilo 2014, ŝi estis elektita per la Konsilio de Parizo estro de la ĉefurbo, fariĝante la unua virino en tiu posteno.

Prezidanta batalo de 2022

Ŝi kandidatiĝis okaze de la Prezidanta baloto de 2022 en Francio.

Remove ads

Distingoj

Thumb
Insigno Komandoro de la ordeno de Izabela la Katolikino

La 13-an de julio 2010, Anne Hidalgo estis altigita al komandoro de la Ordeno de Izabela la Katolikino, ekvivalento de la Honora Legio en Hispanio[5]. Tiuj insignoj estis donitaj al ŝi laŭ propono de la hispana registaro kaj laŭ decido de la reĝo Johano Karlo, de la hispana ambasadoro en Francio, kiu substrekis tiam ke « tiu insigno konsistigas agnoskon al la hispana enmigrado en Francio per Anne Hidalgo, kiu prezentas por ni ekzemplan modelon de sukcesinta integriĝo »[6].

La 14-an de julio 2012, ŝi estis nomumita kavaliro de la Honora Legio[7].

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads