Antigone
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Antigone estas genro de grandaj birdoj en la familio Gruedoj.[1] La specioj de tiu genro estis iam metitaj en la genro Grus.
Remove ads
Taksonomio
La genro estis nomita de Carl Linnaeus por la Ruĝkola gruo aŭ ĝia malnova nomo Grus major Indica ĉar li konfuzis inter grekaj princinoj Antigone de Trojo kiu konvertiĝis en cikonio kaj Gerana kiu konvertiĝis en gruo.[2]
Studo pri molekula filogenetiko publikigita en 2010 trovis, ke la genro Grus estis polifiletika.[3] En posta rearanĝo, kvar specioj estis metitaj en revivigita genro Antigone.[4] La genro estis dekomence starigita en 1853 fare de la germana natursciencisto Ludwig Reichenbach.[5] La tipa specio estas la Ruĝkola gruo (Antigone antigone).[6]
Specioj
La genro inkludas kvar speciojn:[4]
- Kanada gruo, Antigone canadensis, Nordameriko kaj fora nordorienta Siberio, estas kvin subspecioj, nome la jenaj:
- A. c. canadensis (Linnaeus, 1758) – nordorienta Siberio tra Alasko kaj norda Kanado al Bafina Insulo
- A. c. tabida (Peters, JL, 1925) – suda Kanado kaj okcidenta, centra Usono
- A. c. pratensis (Meyer, FAA, 1794) – Georgio kaj Florido
- A. c. pulla (Aldrich, 1972) – Misisipio
- A. c. nesiotes (Bangs & Zappey, 1905) – Kubo kaj Insulo de la Junularo
- Blanknuka gruo, Antigone vipio, Nordorienta Mongolio, Nordorienta Ĉinio, kaj apudaj areoj de Nordorienta Rusio
- Ruĝkola gruo, Antigone antigone, Hindia subkontinento, Sudorienta Azio, kaj Aŭstralio, estas kvar subspecioj, nome la jenaj:
- A. a. antigone (Linnaeus, 1758) (nomiga)
- A. a. sharpii Blanford, 1895 (Hindoĉina aŭ Birma gruo, Gruo de Sharpe, ruĝkapa gruo)
- A. a. gilliae Schodde, 1988 (Aŭstralia Ruĝkola gruo)
- A. a. luzonica Haĉisuka, 1941 (Filipina Ruĝkola gruo – formortinta)
- Brolgogruo, Antigone rubicunda, Norda kaj orienta Aŭstralio kaj Nov-Gvineo.
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



